Monday, December 13, 2010

Theme Park evil geniuses

I was shocked to read today that even theme parks have been affected by the information released in wikileaks.
It was discovered that a mafia boss by the name of Il Parcabarba (Parkbeard) had been recruited to the sicilian mafia after he was shown to be very competent at covering up illegal activity, including fraud, drug selling, trafficking mermaids and generally being a bloody nuisance to the law. However, why this is included in wikileaks is still open to debate. Julian Assange declined to comment at this stage, but it is believed by several prominent media analysts that perhaps a link between the mafia, theme park evil geniuses and corrupt government officials will soon emerge.
Hopefully more will be revealed soon.
George Snodge

Sunday, October 31, 2010

20jaraĝa

Saluton kara leganto,
mi nun skribas ĉi tiun blogaĵon, iom laca, ĉar estas ĵus post la dua matene, pro tio, ke mi atingis mian dudekan jaron en la vivo.
Mi do volis ion skribi, nenion memorindan farinte. Tio ne estas grava, ke mi ne vere festis mian naskiĝtagon. (Nu, mi ĉeestis feston de alia homo, sed tio temis pri tiu, ne pri mi.)
Anglalingve ekzistas tiu koncepto de teenager (homo kiu havas inter 13 kaj 19 jarojn), kaj tion mi jam trapasis. Oni povas diri ke tio nur temas pri iu jaraĝaro, sed en la kulturo de la angla lingvo, tio ankaŭ temas pri tiu socia personeco kun virtoj, eraroj, fortoj, malfortoj, laŭ kiuj oni atendas, ke tiajaraĝuloj agu.
Iel mi iom agis tiel laŭ mi, estante nematura ĉiam dum tiu periodo de mia vivo. Sed ankaŭ, mi neniam zorgis pri tiaj konceptoj, ekzemple mojoseco kaj mi neniam decidis 'ribeli' kontraŭ gepatroj aŭ socio ...
Ankaŭ dum tiu tempoperiodo, ŝajnas ke mi ne vere progresis socie. Nu mi progresis akademie, sed tio estas facila, ne bezonatas speciala streĉo. Sed, ekzemple, mi ne evoluigis gustojn, mi ne evoluigis certajn rilatojn, mi ne faris kelkajn aferojn.
Do, ĉu tio gravas al mi? Nu gravas laŭ tio, ke temas pri mi, kaj mi estas mi. Ne gravas tiurespekte, ke tiaj aferoj ne tro gravas al mi. Tamen, necesas ke mi skribu por malkovri ĉu gravas al mi, kio gravas al mi.
Nur verkante iun tekston, ne apartenontan al mi, povas mi scii kio gravas.
Ĉu gravas ke mi nun estas en mia dua jardeko? Mi ne certas.
Certe mi ne ŝanĝiĝos tuj. Mi sentas ekzakte same kiel hieraŭ. Mi ne povas pripensi tempon, kiam mi sentis min malsama de nun.
La sola malsameco inter miaj dudekaj jaroj kaj mia antaŭaj jaroj estas, ke mi devos labori, se mi antaŭ tiu ekdevo ankoraŭ ne mortinta estos. Do, miaj dudekaj jaroj estos la tempo kiam mi eliros la formalan edukadon.
Tio, mi supozas, povas esti konsiderata kiel granda ŝanĝo, certe pro tio, ke homoj ŝajne multe taksas aliulojn laŭokupiĝe.
Mi ne povas pripensi ion plian por skribi. Mi havas neniujn dezirojn aŭ esperojn por ĉi tiu jardeko.

Saturday, September 18, 2010

Vivo pliboniĝas

Reekzamenoj regis mian vivon ĉisomere. Jes, reekzamenoj. Reekzamenoj? Kio estas ili mi min demandis. Kiaj estas ili? Neniam mi devos fari tion, mi kredis antaŭe. Mi tro diligentas, tro malstultas por lasi min fiaski. Mi estas prudenta, mi ĉiam sukcesas.
Nu, tio pravis kiam la vivo pli simplis lerneje, kiam mi nur devis zorgi pri studado, kiam min punetis pro nestudado gepatraj instruistoj, kiam mi ne devis zorgi pri mono, kiam mi ne agis praktike laŭ miaj etikaj kredoj, kiam mi ne sopiris al fari kelkajn aferojn.
Tamen, okazis.
Sed, kiel okazis?
Nu mi ofertu klarigon.
Honestdire mi ne antaŭĝuis fariĝi studento universitata. Estintus mi feliĉa resti hejme kun familio en mia malgranda malfremda urbo kie okazas nenio. Tamen pro la devo iel okupiĝi, pro tio ke en la tiama klimato sociekonomia, estis atendate, ke junulo studu en universitato, eĉ duono de la tiama junulo, kiel postulis la registaro. Kaj ankaŭ mi preferus studi ol labori.
Do, mi studis lerneje, planis kiel atingi la notojn necesajn, sukcesis pri ekzamenoj, IJKis dum la somero, poste plene pigris kaj jen mi komencis universitaton.
La unuan semajnon, tiun fifaman 'freŝulan semajnon' mi neklare memoras pro dormomanko troa ebrieco kaj multe da farendaĵoj enuaj, sed baldaŭ post tio mi eksciis ke mi ne tiel ŝatas la studentan vivon.
Mi ne dormis tiel bone, mi ne vere amikiĝis kun homoj kaj mi nenion komprenis en prelegoj, eĉ maltro dormis por vere kompreni. Do, finon de la unua semestro, mi tiel ege ĝojis esti hejme kaj mi tie apenaŭ studis.
La duan semestron mi fakte iom ŝatis. Mi iom studis (sed ne araban) mi partoprenis plurajn societojn, mi pliproksimiĝis al kelkaj homoj kaj mi sentis min tre sana pro aktiveco kaj ioma sportumado kaj eĉ feliĉa. Tamen, mi ĉiam subkonscie sciis, ke mi havos malfacilecojn, ke mia neprizorgado pri la arablingva studado poste revenos por hanti min. Do, ĉirkaŭ la fino de la semestro, kiam mi multege penis por plenumi devigan kurslaboron kaj ne povis vidi elirejon, mi stultan aferon faris, kiu rezultigis pseŭdoekkoramikiĝon kun problemozulino, iu kiu eĉ endanĝerigis mian cerban bonfarton.
Do, dum la tuta semestro, anstataŭ bone studi mi kvazaŭ dependiĝulo ĉiam retumis kun tiu ulino kaj progrese detruis la propran menson. Se iam mi babilis kun vi dum tiu tempo mi pardonpetas al vi, kaj se vi helpis min, mi ege dankas.
Iam dum la tria semestro mi sukcesis rompi la pseŭdoamrilaton kaj forigi ŝin el miajn kontaktojn. Sed tiam estis jam tro malfrue. Mi jam perdis tro da tempo kaj ne eblis regajni sufiĉe da tempo por ĉion sukcesi.
Finfine la ekzamenoj. Estis terura tempo, mi apenaŭ dormis, mi ne sufiĉe manĝis, mi kaŝis min de la socio, sed mi la plimulton sukcesis sufiĉe. Nur ne araba. Necesis en ĉiu ekzameno gajni almenaŭ kvardek elcenton de la notoj eblaj kaj por la tri ekzamenaj arablingvaj mi gajnis la sekvan: 40%, 38% kaj 24%.
Mi klarigu pri tiu ekzameno en kiu mi ricevis 24%. La antaŭan nokton mi pensis 'fek al ĉio' kaj decidis aĉeti tearon kaj malmultekostan kafon el supermerkataĉo. Mi intencis la tutan nokton studi kaj dum kelkaj horoj mi trinkis eble 8 tasojn da teo kaj kafo enmiksitaj. (Sciu ke mi apenaŭ trinkas kafeinon). Eble mi trinkis 12, mi ne certas.
Sed la sinsekvo estis ke mi freneziĝis en mia ĉambro kaj ke kiam iuj min invitis studi kun ili en la biblioteko, mi kuris tien senpiede nokte kaj simple sidis kun ili kaj min devis ĉesi ridi.
Kiam mi alvenis ĉambren mi provis dormi sed vere ne dormis. Do mi tute ne estis preparita por mia ekzameno matena. Mi ankaŭ forgesis skribilojn, do iris vendejen por aĉeti skribilaron, sed havis problemon. Kiam mi unuafoje metis karton en la monaĵeltirejon, la maŝinaĉo glutis ĝin. Do, ĝenetita virino devis ĝin redoni al mi. Nek funkciis la dua maŝino sed feliĉe jes la tria. Do mi eniris vendejon, trovis bezonataĵon kaj atendis en vicon. Poste mi reeniris la konstruaĵon, fakte la studentan sindikaton, kie okazis pluraj ekzamenoj. Do mi atendis kun amaso atendanta eble timetanta kaj post iom da tempo mi konstatis, ke neniu samekzamenano estas tie. Do mi supreniris kaj finfine kuraĝis eniri la ĉambron kaj eksciis ke tie jam komenciĝis la ekzameno farenda de mi. Mi ne scias kiom mi malfruis, ĉu dek-kvin aŭ tridek minutojn sed certe, tio iom malhelpis.
Poste ekzamenoj mi feriumis kun familio kaj esperantumis en Bristolo. Tamen, reveninte universitaten mi fartaĉis, apenaŭ manĝis, tro retumis, faris nenion ĉiam solis. Do fine de la semestro mi iris hejmen sciante ke mi malsukcesis pri mia unua jaro la tiel nomata facila jaro de unviersitato, kie ĉiuj amuziĝas, escepte ke mi apenaŭ amuziĝis nur fartaĉis.
La unuan semajnon hejme mi ĉeestis laŭ rekomendo de konatuloj marksisman festivalon. Almenaŭ mi ion faris kaj trovis la ideojn interesaj, sed ankoraŭ tie mi estis plia eksterulo kaj eble mi ne bezonis ion akademian fari kun tiom da obsedemuloj, kiuj scias. Mi ne fiparolas pri ĝi, sed eble ne estis la plej bona elekto, speciale ĉar formanĝis multe da mia mono.
Do inter tio kaj la ekzamenoj mi simple provis studi. Mi ĉiam tro retumis, sed ĉiutage studis studis. Dum longa tempo mi neniom progresis, sed finfine mi ien atingis. Sed mi ankoraŭ malfeliĉis, mi preskaŭ denove ekpseŭdorilatis, sed feliĉe ne, mi ne tiel plu stultis kaj almenaŭ ni feriumis en Hastings en feriejo Pontins, kiu krom studado, kiu fakte iom satigis, tre amuzis.
Finfine la ekzamenoj, mi bone dormis mi iom sentaĉis pri la unua sed ŝatis la duan. Mi poste esperantumis en Edinburgo, kio al mi ege plaĉis.
Reveninte hejmen mi denove pigris, nenion faris, multe retumis, estis ĉiam laca. Mi iomete aktivis politike, sed fakte neniam vidis amikojn, kio eble ne tiel bonis.
Tamen nun mi havas rezultojn kaj mi ne certas kion pensi.
Mi ĝojas ke mi ne devos eniri la teruran mondon de laboro, sed samtempe plej eblas ke mi fuŝos la duan jaron, sed mi devas certigi ke tio ne okazos.
Jen miaj du sukcesiloj: unue mi scias ke mi ne ŝatas tiel pigri, ke multe pli satigas sukcesi pri studoj laŭ mia plej bona kapablo ol pigri kaj nenion fari.
Due mi estas nun prezidento de verdpartia societo kaj mi respondecas pri ĝi. Celon mi havas starigi aktivigi la societon agi politike kaj eble starigi lokan partion en la urbo.
Do jen mia vivo en kelkaj vortoj.
Miaj blogoj enuas, sed jen mi skribis ion.
Malfek al mia vivo!

Friday, May 14, 2010

Proksima Estonteco

Saluton kara leganto!

Mi skribos blogon pri miaj ekzamenoj kaj kiel mi imagas la proksiman estontecon.
Mi jam havis miajn tri parolajn ekzamenojn: francan germanan kaj araban. Kvankam mi kredas ke miaj franca kaj germana ekzameno sufiĉe bone iris, mi certas, ke mi fiaskis tiun araban, pro kialoj, inter aliaj, ĉar ili devus al mi demandi dek demandojn, sed mi nur devis respondi tri kaj ilin fakte fuŝis.

Tamen, mi ne panikas. Unue, mi memoru ke tiu ekzameno gravas kiel 20% de mia araba kursero, do mi povas, se mi sufiĉe studos, sukcesis pri la alia 80%. Due, mi ne plu timas ne iri al universitato. Se necesos, mi hejmen iros kaj trovos laboron. Mi feliĉas hejme kaj feliĉos sen studa streĉito, do se tio devos okazi, okazos. Trie, ĉar mi ne plu timas, mi pli bone studas teorie, do mi ne tro timas tion :)
Tamen, mi ne scias kio ekzakte okazos, se mi fiaskos! Eble mi simple ne povas studi la ekzaktan fakon venontjare, eble estos ebleceo refari ekzamenojn.
Kiu scias?
Pardonu pro enua blogo, mi bezonis skribi ĝin apenaŭ babilinte kun aliaj homoj :(
Do ĝi leganto! Bonfartu kara!

Monday, May 10, 2010

Kelkaj el miaj opinioj

Ĉi tie mi klopodos, priskribi miajn opiniojn politikajn.
Miaj politikaj opinioj kovras plurajn kampojn: ekonomiajn, sociajn, homrajtajn, kulturajn, lingvajn, bestorajtajn ktp.
Nu, unue, por simple priskribi min, oni povus diri ke mi estas verdulo. Tamen, tio iom malprecizas.
Faktpriskribe, mi estas membro de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio. Do, unue, vi rimarkos, ke mi ne tute kontraŭas partopreni la parlamentan sistemon.
Tamen, kiel diras La Verda Partio de Anglio kaj Kimrio, mi kredas ke la Verda Movado nur sukcesos strebi plurkampe, do ekzemple mi partoprenas ankaŭ People and Planet (Popolan kaj Planedan Asocion) kaj Amnestion Internacian, kaj iam ĉeestis Tendaron Klimatan, kiam mi havis dek ses jarojn.
Do, tio estas iom malklara, do mi klopodu iomete priskribi ekzakte kiel mi opinias pri certaj aferoj:
Bestaj Rajtoj: Mi kontraŭas ĉiam kaj vivisekcion kaj besttestadon. Unue pro la etika kialo, ke ĝi kaŭzas ke la koncernatajn bestojn suferu, eĉ mortu. Ankaŭ pro la fakto ke ofte montriĝas, (mi ne havas jenajn statistikojn), ke vivisekcio kaj besttestado ne helpas, eĉ malhelpas la scienca progreson. Sed ĉefe pro etika kialo mi kontraŭas.
Mi ankaŭ kontraŭas ĉia agrikulturon, en kiu la besto suferas sennecese. (Ideale, neniu manĝus viandon, sed ĉar tio ne okazos kaj pro aliaj kialoj) mi kontraŭas ĉian intensiva agrikulturadon de bestoj.
Mi ankaŭ estas vegetarano, espereble iama vegano, sed certe vegetarano. Mi estas tia, ĉar mi unue kontraŭas ĉian perforton kontraŭ ĉiuj bestoj kaj ankaŭ ĉar ŝajnas esti pli sane, kaj ĉar vegetarana manĝaĵo uzas malpli da rimedoj, do ĝi helpas batali kontraŭ la mondan varmiĝadon. Mi ankaŭ opinias, ke perforto estas perforto, ke perforto perfortigas, ĉu kontraŭ bestoj, ĉu kontraŭ homoj, kaj devus tute malaperi.
Mi celas pliaktiviĝi en la bestorajta movado, ĉeestinte unu proteston: http://stevencampkin.blogspot.com/2010/04/animals-and-journalists.html tenante la verdpartian baneron kun la tiama loka kandidato, bestorajta protesto.
Kvankam mi eble ne ĉiam akordas kun kelkaj metodoj kaj kelkaj el la aferoj donitaj al mi estis suspektemaj, mi tute subtenas tiun movadon, ĝi estas parto de la plej alta etiko kaj mi esperas iam povi ion fari por ĝi!

Nu, dua parto, sociaj valoroj.
Mi kredas ke ĉiu homo kaj ĉiu besto egalas, ke necesas nuntempe krei leĝojn, kiuj protektas ĉies rajtojn. Mi kredas ke inter konsentemaj plenkreskuloj, neniu seksa agado devus esti prijuĝita au proskribita. Mi kredas ke neniu raso (se rasoj eĉ ekzistas) pli superas aŭ malpli superas ol ajna alia. Mi kredas ke ĉiu sekso kaj genro egalas, mi kredas ke ĉiu havas rajton al religio kaj rajton ne havi religion. Ankaŭ mi kredas ke ĉiu rajtas paroli kiun ajn lingvo ŝli volas kaj ke ĉiu kulturo egale valoras. Mi kredas je multkulturismo kaj kontraŭas la britan sistemon, kiu favoras la Anglikanismon kaj Kristanismon. (Mi ne kontraŭas Kristanismon, sed kontraŭas ties tiela instruado en lernejoj kaj kontraŭas religiajn lernejojn.)

Pri ekonomiko, mi tre malmulte scias. Tamen, mi legis libron far Caroline Lucas pri lokigado, kaj konsentas kun tiu idearo. Mi volas ke ekonomioj estu lokaj, ke estu iu karba valuto tutmonda, anstataŭ la Usona dolaro, por ke unue, Usono ne havu maljustan potencon ekonomian, kaj due, ĉar pripensante la ŝuldo klimata de la plej riĉaj landoj de la mondo., estus ebleco por redistribui monon pli egale trans la mondo.
Mi kredas ke la nuntempa ekonomia sistemo de daŭra eterna kresko estas nedaŭripova, kaj ke finfine, se ĝi daŭre ekzistos, ĝi detruos la mondon. Tial, mi apogas daŭripovan ekonomion, kiu laŭ mi nur eblas ekzisti loknivele kaj tute malcentriĝinte.
Kvankam mi ŝatus, ke iam ne ekzistu mono, kun ties ebleco meti tro da potenco en elito riĉega, mi ne kredas ke en mia vivo eblos forigi monon.
Tial, mi subtenas novajn, eksperimentajn specojn da mono, kiun la komunumo loka demokrate regus. Ekzemple, Caroline Lucas proponis, ke la Londonoa havu propran valuton bazitan je la biletoj metroaj. Unu kialo estis, ke diferentaj ekonomiaj bezonas foje ne miksi, ke ĉiu ekonomi havas sian plej oportunan grandecon.
Mi ne estas ekonomiisto, do ne scius, kiel povus funkcii, sed por havi lokan ekonomion, jen miaj kriteroj:
Malrajtigu vetadon je la valutoj, por ke neniu individuo povu ĝin multe influi, ĉar ekonomia potenco alportas politikan potencon kaj militan potencon.
La valuto estu regata de komunumo, ne de homo.
La komunumo estu demokrata.
La valuto ne taksu ĉion, ĉar kelkaj aferoj ne mone takseblas.

Pensante alie ekonomie, mi kredas ke privata havaĵo ne estas mora afero, tamen tute malmora. Plej gravas, ke ĉiu havu manĝaĵon, loĝejon, aliron al eduko kaj sansistemo ktp ol ke homo havu sian havaĵon protektatan laŭleĝe.
Do, mi kredas ke ĉiuj homoj devus havi egalan aliron al homnecesajn servojn sociajn, malgraŭ tio kion ili faras.
Mi ne diras ke neniu laboru, sed ke ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj kaj emoj, ĉar nature homoj laboros por la bono de la komunumo, se eblas fari tion kaj se la kulturo estas tia kaj ne labori nur por gajni monon.
Anstataŭ lasi la firmaegojn decidi kion ni volas, la komunumo decidu demokrate kaj racie, kion ĝi bezonas kaj tiel dividi la laboron inter la kapablulojn la ekspertojn ktp. Ĉio estu nedeviga. Pli bonas eme fari ion ol devigite.

Demokratio:
Mi kredas ke demokratio nur povas ekzisti bonkvalite loknivele.
Do, mi subtenas urban kaj enurban demokration kie eblas. Laŭ mi decidoj faratu de la plej koncernataj homoj. Do, ĉu mi iros promeni nur koncernas min, do mi mem decidu. Kaj decidoj kiuj nur afektas komununon decidu tiu komunumo kaj tiel plu ĝis mondskalaj decidoj.
Por fari tion, necesos politikigi la tutan homaron, ĉiujn komunumanojn. Politiko nepre ŝanĝiĝu, Ĝi ne estu spektaklo de famuloj, sed necesa homa afero ene de komunumo.
Por mi vera politika potenco ne estas voĉdonado ĉiuplurjare, sed diskuto pri sia sorto ktp.
Mi do ne volas havi representantulojn, sed homojn kiuj esprimas la volon de komunumo.
Bona ekzemplo povus esti eble 'transition towns' eksperimento en bazkarba demokratio loka. Tamen, mi nemulte scias pri ĝi, do eble mia opinio ŝanĝiĝos laŭ mia plisciiĝo.

Ekologio.
Mi ne estas sciencisto, tamen mi volas ke oni uzu nur 10% el la nuntempa karba uzo kaj ke oni ne uzu nuklean energion aŭ ajnan nedaŭriĝpovan rimedon, laŭeble. Nu, tute kontraŭas mi nuklean energion pro tri kialoj:
unue, ĝi ne estas daŭriĝpova, due, la rubaĵo post uzo tre danĝeras kaj ekzistas longegtempe, do tute ne daŭriĝpovas kaj trie pro la danĝerego al la mondo. Se iam iu lando ekigos nuklean militon, la tuta mondo povus ennuklemilitiĝo. Mi preferus havi etajn militojn ol havi unu monddetruan militon. Nur unu freneza diktaturo aŭ landestro bezonatas por tio ...

Paco kaj Milito
Ĉiu milito maletikas. Mortigi alian homon maletikas. Tamen, pratike ne eblas nuntempe halitigi ĉiujn militojn, do grandskale mi subtenas la verdpartian pozicion, kiu estas, ke neniun atakeman militon ĉi tiu lando faru, tamen nur milite agu laŭ UN-dirigita decido en internacia neŭtrala armeo.
Neniu sola lando policu la mondon. Tio tute maljustas.
Tamen, mi kredas ke ĉiu havas la rajton kontraŭi sian registaron pri ajna milito, kaj se sufiĉe da civitanoj kontraŭu ĝin, la milito ĉesu. Mi ŝatas la ideojn de Thoreau kaj subtenus iun metodon dividi militimpostojn de normalaj impostojn kaj havi elekton, kien sia mono iras. Ĉar laŭ li, esti kontraŭ milito, dum pagi monon al registaro kiu militas estas hipokrite. Mi tute konsentas, malgraŭ la fakto ke tio estas ega mora ago tre malfacila fari.

Lingvoj
Mi subtenas Esperanton kiel neŭtralan helplingvon kaj kiel lingvon kaj komunumon kun interesa kulturo kaj literaturo.
Mi kredas, ke neniu lingvo superas alian kaj ke neniu lingvo sennecese mortu. Instrui minoritatajn kaj regionajn lingvojn lerneje bonas. Instrui esperanton en lernejoj bonas, se estas iu elekto.
Oni lernu sian nacian aŭ regionan lingvon antaŭ fremdan lingvon. Angla lingvo aŭ iu alia lingvo uzata por celoj imperiismaj ne estu lerndevigita sur plurajn naciojn.
Mi volas lerni paroli arpitanan kaj okcitanan, du lingvojn latinidajn, kiuj min interesas, kiuj al mi plaĉas.


Religio
Mi ne havas religion, kaj ne intencas aniĝi en ajna religio aŭ religia komunumo. Tamen, mi supozas ke miaj ideoj venas ĉefe el Budhismo kaj Taoismo kaj el Soŝo.
Mi kredas ke moro bazitas sur suferado, ke suferado venas el egoismo, ke la egoo ne vere ekzistas, nur estas iluzio, ke medite eblas forigi la egoon. Mi ankaŭ kredas ke devigo ĉiam aĉas, ke homoj estas homoj kaj ne 'perfektas', ke puno malbonas.
Do mi kredas ke ĉiu individuo gravas, sed ke pli multaj homoj pli gravas ol unu homo.
Ankaŭ, mi opinias ke amo kaj kredo je egaleco estas du kondiĉoj por vera etika agado.
Ĉiuj ni parencas, ni loĝas en la sama tero, egoamo nur hazardas kaĵ laŭsituacias. Objektiva amo necesas.
Tamen, mi ne celas disvastigi miajn ideojn, mi volis simple iomete klarigi ilin. Mi ne estas religiulo, mi havas neniun religion celon promocian.

Do, mi lacas nun, sed jen pluraj el miaj opinioj kaj ideoj. Mi plampleksigos ilin laŭeble laŭtempohave ktp. Mi esperas ke mi ne tro skribaĉis
Ĝejko!

Sunday, May 9, 2010

Voko al revolucio

Mia registaro militas.Estas malegaleco grandega . Mi vidis viron kiu devas dormi strate kaj marŝi 18 mejlojn por ie dormi. Homoj malliberiĝas pro mensaj problemoj. Estas multe da malkontento. Oni devas ebriiĝi por ke oni normala sentu.
Protesto apenaŭ okazas. Ni estas ĉiam ĉie spektataj. Estas konsento inter la ĉefaj sociaj komunikiloj.
Ni uzas multe da energio, sed tio ne estas daŭripova. Ĉi tie ni preskaŭ nenion faris por gajni nian estontecon.
Homoj zorgas pri aferoj sed nenion faras ĉar ŝajne nenio fareblas.
Politiko signifas spekti potencajn homojn televide kaj diveni kion ili faros.
Mi estas en Britio, 'riĉa lando'.
Do aliloke ege pli teruras laŭdire.
Kion ni faru?
Nu ekzemple jen la politika sistemo.
Oni havas parlamenton nun sen sufiĉa plejmulteco por ke unu partio regu.
Do la liberaldemokrata partio devas elekti kion fari. Tamen, la Merkato decidis malplifortigi la pundon ĉiam kiam ŝajnas ke la laborista partio kaj liberaldemokrata partio kunsidu.
Por kiu la partioj sidas parlamente? Laŭ mi por la Britoj ĉar estas Brita parlamento. Mi celas ke ĉiuj la homoj en Britio (almenaŭ la plenkreskuloj) devus decidi kion faras la registaro.
Nun minacas nin la Merkato.
La celo de mono nun ŝajnas esti mono.
Mi ne proponas forigi monon, tio nun ne eblas. Tamen, la monon devus regi normalaj homoj, ne riĉuloj kiuj kapablas vete ŝanĝi velutojn, regi landojn.
Ni loĝas, kiel skribis Peter Thatchell, en ekonomia diktaturo.
Eĉ se diktaturo ion bonan faras, ĝi esence malbonas.
Mi ne diras ke la homoj aĉas, sed ke la sistemo kiu agigis tiel homoj agaĉi
Mi legis eseon de Thoreau kaj ĝi min interesas.
Mi volas scii kiel oni povas ĉesigi militon. Se oni povus foririgi Brition de ĉiuj militoj monde, mi kredas ke tio evitus multe da suferado.
Kiel tio eblas tamen? Kaj kial oni apenaŭ babilas pri ĝi? La ĵurnaloj ŝajne apogas la militon. Ili simple diskutas, kiel pli bone venki en milito.
Kio estas venki en milito? Tio estas mortigi alian homon.
Se oni priparolus la plej bonan metodon por mortigi alian homon surstrate, oni kredus ke io aĉas fiegas. Tion oni taksus malmorala.
Tamen, kial kial kial tio taŭgas aliloke?
Mi ne scias, sed havas ideon. Eble oni konstruas koncepton de alia, kaj kio okazas al la alia, apenaŭ okazas. Tiu eble ne suferas, tiu alias de mi.
kaj ĉiukaze, oni alportas demokration, liberecon, oni faligis diktaturestron, do bonegas.

Kiam mi pli bone komprenos la ideojn de Thoreau, mi ion alian skribos. Ŝajne miliono da homoj ne povas ŝanĝigi ideojn de regio, kvankam Rupert Murdoch, socikomunikila diktaturulo, povas faligi registaron.e
Mi ne volas diri kion ekzakte fari, multaj jam provis. Kaj iu fine iam scios kion fari kaj konstruos teorion.
Sed estas problemo pri numeroj.
Tro malmultaj ili estas kiuj volas ŝanĝigi la mondon. Mi volas sed ne povas. Kion mi faru? hmmm
Eterna demando.
Laŭ mi, la Britoj devus decidi kio okazas.

Foriro de Socio

Nun mi volas foriri de la socio dumtempe.
Jen mi sidanta antaŭ komputilo plendanta pri mia vivo.
Kiom aĉe.
Nu, mi sidas ĉi tie ĉar mi multe studis, por kiu mi 'bezonas' komputilon.
Sed tia vivo al mi estas malagrabla. Ĉefe pro malnatureco.
Iam mi memoras, ke iu skribis, ke la celo de teĥnologio estas disigi la homon de la naturo.
Tiom ekstremen mi ne celas impliki.
Tamen, homoj ekzistis antaŭ teĥnologio. Teĥnologio estas io far homoj, ne male.
Ankaŭ mi sentas min iom soleca kiam mi tro alproksimas teĥnologion, eble ĉar la teĥnologio ŝajnas foririgi min de la realeco.
Hm, mi havas ideon de tio kion mi bezonas.
Mi volas liberecon kaj solidarecon kun naturo dumtempe.
Laŭ mi, homoj ekzistas plurnivele. Neniu homo verŝajne konas ĉion homan.
Homeco tre tre larĝas. Jen unu homo murdas milionojn, alia mortas por ke alia ne mortu, kaj aliaj simple laboras kaj ne pensas pri aliaj.
Mi volas resaniĝi kore.
Mi volas iri en naturo (kiu verŝajne ne tutpure ekzistas Britie, sed ege pli ekzistas ol tie kie mi kutime restas.
Mi volas esti tutute for de ĉiuj homoj de ĉia teĥnologio, por resaniĝi.
Tiel mi havus novan perspektivon de la vivo.
Mi ankaŭ volas pli mediti. Mi interesiĝas pri Kundalini-meditado. Iam mi havis interesajn spertojn kaj eblas vojaĝi trans sia vasta homeco tiel.
Mi volas esti ie sen reputacioj, sen mono, sen politiko, sen teĥnologio, sen egoo, nur ke mi kaj naturo nin bone konu.
Mi legas na Thoreau por pli bone pensi pri tiu ideo. Mi ne celas longtempe fari ĝin. Unu aŭ du tagoj eble sufiĉus, por ke mi denove sentu min pli bone,
Sed nun vivaĉo universitata. Studado studado studadaĉo.