Saluton kara leganto, mi decidis reaktivigi mian blogon post longa tempo, do jen mia unua klopodo. Mi havas multe da aferoj por rakonti, sed mi pensis ke mi unue skribu pri mia pasinta semajno, kiel deirpunkto. Unue, klarigo: mi faras eksterlandan sperton pro mia universitato kaj nun mi estas en Aŭstrio. Mi loĝis en Vieno dum Majo kaj Julio kaj poste laboris en iu junularferiejo en urbo en la aŭstria regio de Karintio (Kärnten). Sed tiun firmaon estras la diablo enhaŭtigita, superestrino kies hobio estas laŭplaĉe ŝanĝi la kontraktojn de siaj gedungatoj per retpoŝto. Tiel, mi anstataŭ labori ses semajnojn laboris nur du kaj estis maldungita por la venontaj du, sed strange relaboros ekde ĉisabato. Do tial mi revenis en Vienon.
La loko, kie mi laboris en Karintio estis tre belaspekta, kun feecaj konstruaĵoj, ĉarma sed danĝera lago kaj mojosaj kafejoj, sed ĝi estis sufiĉe tro burĝa kaj maldiverseca por mi, tiel ke la solaj ĵurnaloj aĉeteblaj estis maldekstristaj kaj la sola ‘neblankulo’ krom mi estis statueto de nigra minstrelo apud unu el la kafejoj. Mi povus rakonti pli, sed sufiĉas diri, ke mi kaj du koleginoj, post nokto plena je frenezaj eksplodoj, batoj je niaj pordoj de knabo kiun ni suspektis esti onta masmurdisto, fajrobrigado kaj militecaj sirenoj, forfuĝis je la sepa matene por poste vojaĝi al Vieno.
Kiam mi atingis Vienon, mi reiris al mia mojosa ekskunloĝanto, homo kiu jam plurfoje savis mian pugon, kaj sur kies sofo mi dormis ĝis la fino de la semajno. Tuj post mia alveno, ni iris en la urbon por trafi filmfestivalon. Kiam ni atingis la eksteran kinejon, ni sciis, ke ni estas multe tro sobraj por spekti ĝin, do ni iris al iu parko kaj trinkis ŝtelitan vodkon per sandeziroj el pluraj lingvoj. Sed malgraŭ ke li studis la rusan, kaj tiulingve poemojn scipovas reciti, ni damne ne povis memori ajnan slavan tostmanieron! Dum ni revenis el la parko al la festivalo, ni rimarkis ke sidante sur benko male al la du viroj kisantaj dum nia drinktempo, estas stranga viro kiu ilin obsede rekte rigardas.
Antaŭ la ekranoj de la ‘Viennale’ la strato estis vere homplena. Unue aperis kantoj de Elvis, kaj poste la vere kortuŝa, paradiza voĉo de la usona ĵazkantistino Ella Fitzgerald. Ni estis en tiom stranga emocistato, mi post apenaŭ dormita nokto da morttimo kaj li post sufiĉe da maldormo, ke ĉiuj la konstruaĵoj, speciale la katedralo, havis tre halucinan kvaliton, kio sufiĉe timigis nin inspirante. Ial ni kontraŭ mia normala deziro eniris Mcdonalds kaj konfuzis la servistinon dum la mendado. Kaj eble mi estis ankoraŭ en ŝokstato, ĉar mia amiko rimarkis, ke mi kvazaŭ havas religian sperton manĝante la akrakreman saŭcon …
Mi ŝajne kunportis mian malbonan rilaton kun teknologio, tiel ke dimanĉposttagmeze, dum mi lavis miajn vestojn, la elektro subite plene malaperis dum kelkaj tagoj. La domestro estis netrovebla, kaj ĝuste tiam mi lernis ke mia amiko kontraŭleĝe vicluas kaj ke la oficiala luantino estas nun en Kolombio. Do li kontaktis ŝian bopatrinon, kiu proponis, ke ni trovu elektriston. Do ni iris en iun kafejon, laŭdire ofte trovata en Barato, kie mi trinkis bongustegan teon kaj manĝis grekan salaton. Tie ni uzis reton por telefoni al 30 elektristoj, sed la solaj ofertoj estis ege multekostaj. Do mi klopodis meti humuron en nian krizeton pagante per centeŭra monbileto.Sed ni sukcesis amuziĝi sen elektro … kaj tri tagojn poste ricevis mesaĝon kiu klarigis kie troviĝas la fandogardilon, kaj ni stulte rimarkis ke ni mistrafis ĉar anstataŭ suprenmeti butonon ni devis ĉirkaŭmovigi alian rondan butonon.
Finfine vendredon, mi devis forlasi la domon de mia amiko, kun kiu mi kunloĝis jen oficiale jen neoficiale dum preskaŭ tri monatoj. Sed mia sako estis rompita, do mi la unuan fojon dum eble dek jaroj kudris, kaj surprize ĝi ankoraŭ ne rerompiĝis ..
Mi ankaŭ volis adiaŭi alian homon, Kurt Lhotsky, komencanto en Esperanto kiu posedas maldekstristan literaturbufedon en la antikva Taborstrasse. En lia librejo eĉ troviĝas kelkaj libroj verkitaj en Esperanto. Mi ankaŭ volis danki lin, ĉar ankaŭ li ege helpis min, specife kiam iu junulargastejo rifuzis mian eniron, kaj mi devis transporti miajn sakojn inkluzive rompitan valizon trans Vieno. Mi devis iri al sofo de couchsurfing tiuvespere, kaj mi kredis, ke mi facile atingos ĝin, sed mia amiko min kaptis, min konvinkis manĝi je japana restoracio, kiu tre bonis, poste spekti filmon, kaj kiam mi vere devis iri, ŝuldgastige igis min trinki ĝinon, kaj iu metrolinio ne funkciis, do mi alvenis preskaŭ tri horojn malfrue.
Mi tiunokte gastis ĉe afabla rumana viro, kiu faras interesan projekton: li kun du aliaj ĉirkaŭmotorbiciklumas por filmigi inspirigajn homojn kaj iel kreis ludon por diveni kien venonte ili vojaĝos. Kaj lia gastdormejo estis tre mojosa, ĉar oni dormas kaj vekiĝas antaŭ muro kun centoj da citaĵoj da inspirado, ĉirkaŭitaj de fekunde verdaj plantoj.
Tuj poste mi iris al la junulargastejo, kie mi nun loĝas. Ĝi estas tre bela kaj estas ekologie organizata, sed bedaŭrinde ĝi troviĝas preskaŭ en la pugo de nenie, kompare al miaj antaŭaj vienaj loĝejoj. Do, post alveni en la gastejon, mi poste marŝis en la urbon, por klopodi ĉeesti la vienan Kafo-klaĉon. Mi devis marŝi horon kaj kvardek minutojn, sed finfine mi atingis ĝin, kvankam tre malfrue. Estis tre oportune ke mi portis mian Esperanto t-ĉemizon, kiun donis al mi bona amiko en Durham, ĉar kiam mi preskaŭ cedis nesukceson trovi ĝin, hazarde aperis Marie el Francio, kiu ĝin vidis tra la fenestro kaj min gvidis al la tablo kie oni manĝis. Ĉeestis Marie kaj Étienne el Francio kaj ankaŭ la eksprezidanto de AEJ. Estis agrable denove vidi Esperantistojn, kaj elturniĝis ke mi jam renkontis Etienne kaj Marie antaŭ unu jaro dum FESTO en Grezilono kaj eble ankaŭ dum la IJK en Liberec! Malgranda mondo …
Kunĉambrumis mi tiuvespere kun Egiptano, kiu ĵus faris similan laboron kiel mi, sed en Pollando. Ĉar li ne rajtas fumi ene, ni eliris sur la herbon ekstere kaj ni babilis, mi piednude, angle, france kaj arabe, dum okazis belega malsekegiga ŝturmo kun teatreca ‘lightning’ kiu donis preskaŭ gotikan vidon super Vieno.Tiu estis la unua fojo ke mi aŭdis Egiptanon paroli france - mi antaŭe ne sciis pri ekzistado de pluraj francaj lernejoj tie - kaj estis interese aŭdi kiel li parolas tre malsame de kiel mi atendas de la Marokanoj kaj Algerianoj franclingvaj. Post tiu babilado, mi tre ĝojis aŭdi, ke Paulína, el Slovakio, (kiun mi ne kredis denove vidi dum longa tempo) la venontan tagon venos por spekti la Klimt-ekspozicion, kiu okazas pro iu jubilea datreveno.
Do, mi kiel kutime, alvenis malfrue por renkonti Paulína, sed ĉifoje nur dek minutoj anstataŭ tri trajnojn malfrue, kiam mi iris la saman direkton por vojaĝi al Slovakio antaŭ kelkaj semajnoj. Unue, ni vizitis la belegan artgalerion Belvedere, kaj post spekti la sufiĉe normalan fruan verkaron de Gustav Klimt kaj de liaj samtempanoj kaj familianoj, ni finfine atingis liajn ĉefverkojn: Beethoven-Fries kaj la Kison. Antaŭe mi preferis la Kison, sed ĉifoje Beethoven-Fries, sed negrave kiom da fojoj mi spektas ilin en originala formo, oni nur povas miri je la absoluta genieco de Klimt, kvazaŭ oni sidas ĉe artureca tablo, kie aperas la sankta gralo.
Ni poste pasigis iomete pli da tempo en la Belvedere, dum kiu ni interesate rigardis la frenezulan ŝipon, kaj konsentis, ke Schiele havis vere fifuŝan imagon, antaŭ ol iri al la Wiener Muzeon en Karlsplatz, kiu feliĉe havis senpagan eniron, okaze de la unua dimanĉo de la monato. Fakte en tiu dua muzeo troviĝis membildo de Schiele, en kiu li aspektas vere timiga kaj ŝajne faras iun pra-startrekan mangeston. En tiu senpaga muzeo estis multe da aferoj, ekzemple belaj moblaĵoj de la deknaŭa jarcento, plia Klimt-ekspozicio kun ekzemple lia cenzurita varbpentraĵo de ekspozicio en la Seccesion kaj amuze konkurso da Klimt Kitsch. Ankaŭ surprize konentiga estis ekspozicio pri la kulturo de domokupado dum la 70aj kaj 80aj jaroj en Vieno, kio sufiĉe nostalgiis min pri Liono .
Finfine ni manĝis en la Resselpark kaj vidis la Zamenhofan statuon (fakte Paulína trovis ĝin, ne mi :P) kaj poste iris al la stacidomo trapasante la Wiednerhauptstrasse, apud kie mi originale loĝis, eble vidis ĝin por la lasta fojo …
Poste mi faris eksperimenton, ĉu mi kapablas marŝi hejmen de la Belvedere sen uzi mapon poŝtelefonan, sed mi sukcesis marŝi pli ol kvar horojn sen atingi ĝin, kaj mi simple marŝis en pli kaj pli grandajn rondojn. Sed mi feliĉe vidis plurajn belajn statuojn kaj fontanojn kaj sidis en kelkaj parkoj, unu el ili iu Turka parko, pri kiu mi neniam aŭdis, do finfine mi cedis kaj metroumis hejmen.
Mi taksas ke tiu bela semajno finiĝis hieraŭ, post kiam mi iris (denove tro malfrue, mi ne kapablas uzi tramojn aŭ busojn. ) tagmanĝi ĉe Amir. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj, kiujn mi renkontis en Vieno kaj li estas ege afabla kaj je nia unua renkontiĝo li veturigis min du horojn en plurajn iranajn vendejojn, por trovi rabatitan poŝtelefonon. Li ankaŭ posedas hotelon en Germanio en la Esperanto urbo Herzberg, do, se iu ajn volas viziti ĝin aŭ labori tie, li nepre kontaktindas. Do post kunmanĝi rizon kaj olivojn, mi devis reiri al la gastejo kaj vekiĝi el reveca semajno reen en la mondon de universitataj projektoj kaj labora preparadon ŝajne loĝanta sole en kvarlita ĉambro …