Saturday, September 18, 2010

Vivo pliboniĝas

Reekzamenoj regis mian vivon ĉisomere. Jes, reekzamenoj. Reekzamenoj? Kio estas ili mi min demandis. Kiaj estas ili? Neniam mi devos fari tion, mi kredis antaŭe. Mi tro diligentas, tro malstultas por lasi min fiaski. Mi estas prudenta, mi ĉiam sukcesas.
Nu, tio pravis kiam la vivo pli simplis lerneje, kiam mi nur devis zorgi pri studado, kiam min punetis pro nestudado gepatraj instruistoj, kiam mi ne devis zorgi pri mono, kiam mi ne agis praktike laŭ miaj etikaj kredoj, kiam mi ne sopiris al fari kelkajn aferojn.
Tamen, okazis.
Sed, kiel okazis?
Nu mi ofertu klarigon.
Honestdire mi ne antaŭĝuis fariĝi studento universitata. Estintus mi feliĉa resti hejme kun familio en mia malgranda malfremda urbo kie okazas nenio. Tamen pro la devo iel okupiĝi, pro tio ke en la tiama klimato sociekonomia, estis atendate, ke junulo studu en universitato, eĉ duono de la tiama junulo, kiel postulis la registaro. Kaj ankaŭ mi preferus studi ol labori.
Do, mi studis lerneje, planis kiel atingi la notojn necesajn, sukcesis pri ekzamenoj, IJKis dum la somero, poste plene pigris kaj jen mi komencis universitaton.
La unuan semajnon, tiun fifaman 'freŝulan semajnon' mi neklare memoras pro dormomanko troa ebrieco kaj multe da farendaĵoj enuaj, sed baldaŭ post tio mi eksciis ke mi ne tiel ŝatas la studentan vivon.
Mi ne dormis tiel bone, mi ne vere amikiĝis kun homoj kaj mi nenion komprenis en prelegoj, eĉ maltro dormis por vere kompreni. Do, finon de la unua semestro, mi tiel ege ĝojis esti hejme kaj mi tie apenaŭ studis.
La duan semestron mi fakte iom ŝatis. Mi iom studis (sed ne araban) mi partoprenis plurajn societojn, mi pliproksimiĝis al kelkaj homoj kaj mi sentis min tre sana pro aktiveco kaj ioma sportumado kaj eĉ feliĉa. Tamen, mi ĉiam subkonscie sciis, ke mi havos malfacilecojn, ke mia neprizorgado pri la arablingva studado poste revenos por hanti min. Do, ĉirkaŭ la fino de la semestro, kiam mi multege penis por plenumi devigan kurslaboron kaj ne povis vidi elirejon, mi stultan aferon faris, kiu rezultigis pseŭdoekkoramikiĝon kun problemozulino, iu kiu eĉ endanĝerigis mian cerban bonfarton.
Do, dum la tuta semestro, anstataŭ bone studi mi kvazaŭ dependiĝulo ĉiam retumis kun tiu ulino kaj progrese detruis la propran menson. Se iam mi babilis kun vi dum tiu tempo mi pardonpetas al vi, kaj se vi helpis min, mi ege dankas.
Iam dum la tria semestro mi sukcesis rompi la pseŭdoamrilaton kaj forigi ŝin el miajn kontaktojn. Sed tiam estis jam tro malfrue. Mi jam perdis tro da tempo kaj ne eblis regajni sufiĉe da tempo por ĉion sukcesi.
Finfine la ekzamenoj. Estis terura tempo, mi apenaŭ dormis, mi ne sufiĉe manĝis, mi kaŝis min de la socio, sed mi la plimulton sukcesis sufiĉe. Nur ne araba. Necesis en ĉiu ekzameno gajni almenaŭ kvardek elcenton de la notoj eblaj kaj por la tri ekzamenaj arablingvaj mi gajnis la sekvan: 40%, 38% kaj 24%.
Mi klarigu pri tiu ekzameno en kiu mi ricevis 24%. La antaŭan nokton mi pensis 'fek al ĉio' kaj decidis aĉeti tearon kaj malmultekostan kafon el supermerkataĉo. Mi intencis la tutan nokton studi kaj dum kelkaj horoj mi trinkis eble 8 tasojn da teo kaj kafo enmiksitaj. (Sciu ke mi apenaŭ trinkas kafeinon). Eble mi trinkis 12, mi ne certas.
Sed la sinsekvo estis ke mi freneziĝis en mia ĉambro kaj ke kiam iuj min invitis studi kun ili en la biblioteko, mi kuris tien senpiede nokte kaj simple sidis kun ili kaj min devis ĉesi ridi.
Kiam mi alvenis ĉambren mi provis dormi sed vere ne dormis. Do mi tute ne estis preparita por mia ekzameno matena. Mi ankaŭ forgesis skribilojn, do iris vendejen por aĉeti skribilaron, sed havis problemon. Kiam mi unuafoje metis karton en la monaĵeltirejon, la maŝinaĉo glutis ĝin. Do, ĝenetita virino devis ĝin redoni al mi. Nek funkciis la dua maŝino sed feliĉe jes la tria. Do mi eniris vendejon, trovis bezonataĵon kaj atendis en vicon. Poste mi reeniris la konstruaĵon, fakte la studentan sindikaton, kie okazis pluraj ekzamenoj. Do mi atendis kun amaso atendanta eble timetanta kaj post iom da tempo mi konstatis, ke neniu samekzamenano estas tie. Do mi supreniris kaj finfine kuraĝis eniri la ĉambron kaj eksciis ke tie jam komenciĝis la ekzameno farenda de mi. Mi ne scias kiom mi malfruis, ĉu dek-kvin aŭ tridek minutojn sed certe, tio iom malhelpis.
Poste ekzamenoj mi feriumis kun familio kaj esperantumis en Bristolo. Tamen, reveninte universitaten mi fartaĉis, apenaŭ manĝis, tro retumis, faris nenion ĉiam solis. Do fine de la semestro mi iris hejmen sciante ke mi malsukcesis pri mia unua jaro la tiel nomata facila jaro de unviersitato, kie ĉiuj amuziĝas, escepte ke mi apenaŭ amuziĝis nur fartaĉis.
La unuan semajnon hejme mi ĉeestis laŭ rekomendo de konatuloj marksisman festivalon. Almenaŭ mi ion faris kaj trovis la ideojn interesaj, sed ankoraŭ tie mi estis plia eksterulo kaj eble mi ne bezonis ion akademian fari kun tiom da obsedemuloj, kiuj scias. Mi ne fiparolas pri ĝi, sed eble ne estis la plej bona elekto, speciale ĉar formanĝis multe da mia mono.
Do inter tio kaj la ekzamenoj mi simple provis studi. Mi ĉiam tro retumis, sed ĉiutage studis studis. Dum longa tempo mi neniom progresis, sed finfine mi ien atingis. Sed mi ankoraŭ malfeliĉis, mi preskaŭ denove ekpseŭdorilatis, sed feliĉe ne, mi ne tiel plu stultis kaj almenaŭ ni feriumis en Hastings en feriejo Pontins, kiu krom studado, kiu fakte iom satigis, tre amuzis.
Finfine la ekzamenoj, mi bone dormis mi iom sentaĉis pri la unua sed ŝatis la duan. Mi poste esperantumis en Edinburgo, kio al mi ege plaĉis.
Reveninte hejmen mi denove pigris, nenion faris, multe retumis, estis ĉiam laca. Mi iomete aktivis politike, sed fakte neniam vidis amikojn, kio eble ne tiel bonis.
Tamen nun mi havas rezultojn kaj mi ne certas kion pensi.
Mi ĝojas ke mi ne devos eniri la teruran mondon de laboro, sed samtempe plej eblas ke mi fuŝos la duan jaron, sed mi devas certigi ke tio ne okazos.
Jen miaj du sukcesiloj: unue mi scias ke mi ne ŝatas tiel pigri, ke multe pli satigas sukcesi pri studoj laŭ mia plej bona kapablo ol pigri kaj nenion fari.
Due mi estas nun prezidento de verdpartia societo kaj mi respondecas pri ĝi. Celon mi havas starigi aktivigi la societon agi politike kaj eble starigi lokan partion en la urbo.
Do jen mia vivo en kelkaj vortoj.
Miaj blogoj enuas, sed jen mi skribis ion.
Malfek al mia vivo!