Friday, September 6, 2013

Sirio kaj Socia Justeco

Envolviĝo en plia milito en Sirio kontraŭas la intereson de la popoloj, malgraŭ la deziroj de la estraroj de Britio, Francio kaj Usono.

 Kvankam la brita ĉefministro esprimas sian kontraŭon al la uzo de ĥemiaj armiloj en la siria enlanda milito, li daŭre permesas ke britaj firmaoj (kiuj ĉeestos grandegan armilan foiron en Londono ĉisemajnfine) vendu la plimulton da la armiloj uzataj en la Siria enlanda milito.

Samtempe; kvankam ni havas sufiĉe da mono por amasmortigi, malriĉuloj daŭre klopodas (kaj foje sukcesas) sinmortigi por eviti la senesperan estontecon kaŭzitan de la litĉambra imposto.

Mi ne sufiĉe kontraŭis la fuŝpolitikon de la buĝettranĉoj, sed morgaŭ mi protestos kontraŭ laŭleĝajn fiŝuldfirmaojn, kiuj ofertas ŝuldojn kun nekredeble altaj interesrepagoj al tiuj en plej granda financa bezono.

Monday, April 22, 2013

La murdo de Stephen Lawrence

Hodiaŭ estas la  dudeka datreveno de la murdo de Stephen Lawrence, dekokjarulo, kiu aspiris fariĝi arĥitekto. Li posedis talenton pri matematiko kaj arto kaj esperis baldaŭ ekstudi je la universitato. Tiuj ne nur estis revaj deziroj: li jam akiris laborsperton ĉe arĥitekto nomata Arthur Timothy du jarojn antaŭe. Li eĉ fondis firmaeton kun sia plej bona amiko, por kiu li dizajnis kaj vendis t-ĉemizojn, ĉapojn, ĵaketojn, librokovrilojn de famuloj (repistoj kaj politikistoj), inter ili Malcolm X. Aldone, li rolis kiel kromaktoro  apud Denzel Washington en la filmo "Queen and Country" (Reĝo kaj Patrio).http://www.stephenlawrence.org.uk/about-us/stephens-story/

Tamen, je la 22a de Aprilo 1993, post enbusiĝi kun sia amiko Duwayne Brooks, lin murdis (inter aliaj) Gary Dobson kaj David Norris.

Simple, ĉar li estis negro.

Alexandra Marie (tiam juna franca studentino gastiĝanta en Londono), intervjuita  de the Guardian, rakontas kiel tio ŝajnis esti tute hazarda atako laŭ ŝi, kaj pri la traŭmo, kiun ŝi sentis poste pro sia nekonscia rolo en la eventoj http://www.guardian.co.uk/uk/2013/apr/20/stephen-lawrence-20-years-on

Tamen, ĝis nun, nur du el la kvin murdistoj estas en malliberejo. (Notinde estas ke tiuj du nur malliberiĝis en januaro de la jaro 2012).

La murdo de Stephen Lawrence poste logis nacian, eĉ internacian intereson pro la lumigo en publiko de rasismo en gravaj britaj institucioj, speciale la Londona Metropola Polico. Diane Abbott, la unua negra virino elektita al la Brita parlamento, klarigas, ke post la procesa malvenko, neniu interesiĝis pri la afero kaj  ke la polico eĉ rifuzis enketon. Tamen, post la honorinda persisto de la Patrino de Stephen, Doreen Lawrence kaj Jack Straw (tiama interna sekretario), kiun ŝi konvinkis post iom da tempo,  okazis enketo. Sekve, la institucia rasismo de la Brita Polico estis studita, kaj pruvita. http://www.guardian.co.uk/uk/2013/apr/21/twenty-years-stephen-lawrence-murder-whats-changed

Tial oni eldonis la raporton Macpherson , kiu enhavis sep-dek proponojn por alfronti la institucie rasisman policon, ekzemple: apliko de la ras-rilata leĝaro al la polico; senlima rajto de registaraj kontrolistoj por ekzameni la policon; pli da kunlaboro inter la polico kaj etnaj komunumoj ktp.
http://www.guardian.co.uk/uk/1999/feb/24/lawrence.ukcrime12

La Ĵurnalo "The Guardian" do demandis Robert Beckford, Helen Oyeyemi, Diane Abbott, Ashley Walters, Kele Okereke kaj Estelle pri la efiko de la murdo de Stephen Lawrence sur la socio en Britio.

Laŭ Robert Beckford, teologo, la koncepto de 'institucia rasismo' havis kiel sekvon, ke publikaj institutoj devas eldoni statistikojn, tamen sen la devo agi, pro la manko de puno. Li ankaŭ konsideras, ke postvivis mito, precize, ke Stephen Lawrence estus irinta al universitato, estus trejnita kaj estus trovinta laborpostenon: male, pro diskriminado, pluraj negraj kaj aziaj studentoj alfrontas laborsistemon kiu kontraŭas ilin per altaj niveloj de senlaboreco.

Simile, Helen Oyeyeme opinias, ke institucioj en Britio ne sufiĉe ŝanĝiĝis dume, kaj dubas, ĉu negraj junuloj povas fidi al la polico. Tamen, ŝi ankaŭ konstatas, ke la  situacio kuraĝigis pli da verkistoj kun minoritata heredo verki pri siaj spertoj.

Ashley Walters, aktoro, rakontas pri la ŝanĝo en konscio, kiun la murdo kaŭzis. Tial, li malpli  pretas akcepti rasismon, kiun li eble ignorus alikaze. Tiel, pro la publika ŝoko, multe da progreso okazis por reformi piedpilkon, la laborejon kaj la preson rilate rasismon. Tamen, li ankaŭ konstatas, ke policanoj daŭre serĉas negrajn junulojn pli ol blankajn.

Rilate sian profesion, li rimarkas kreskon en la nombro da negraj geaktoroj, kvankam pluraj perdas laboron pro rifuzo ludi stereotipajn rolojn.

Kele Okereke, muzikisto, ne opinias, ke la nivelo de rasismo en socio malplialtiĝis: lia kuzo, Christopher Alaneme (ankaŭ 18jaraĝa) estis murdita en 2006, kaj li rimarkas ke estas neniu sekvo por rasismo en publika vivo. Tial li plikonsciiĝas pri blankulaj potenco-strukturoj en socio, kiun li ne kredas vidi ŝanĝiĝi, almenaŭ dum la plejmulto de sia vivo.

Estelle, muzikistino, diras ke la raporto Macpherson konfirmis kion sciis pluraj: ke la polico estas rasista.  Malgraŭ ke ŝi ne kredas, ke ĝi ŝanĝis Brition, ŝi kredas, ke ĝi fariĝis transrasa temo, kaj ŝokis tutan Brition.

Estelle trovas inspiron en Sinjorino Lawrence, kiu, anstataŭ cedi al kolero kaj tristo, fariĝis ekzemplo. (Ŝi fondis organizon por helpi junulojn studi arĥitekton, kaj en Februaro ŝi lanĉis la Centron de Esploro pri Raso kaj Edukado en la universitato de Birmingham). http://www.birmingham.ac.uk/oncampus/events/crre-launch.aspx


Noto: Mi decidis uzi la terminojn 'negro'  kaj 'negra' anstataŭ  'nigrulo' 'nigra' aŭ 'nigrula' k.s., ĉar post diskuto kun amiko, ni decidis ke la vorto 'negro' ne devas porti en esperanto la negativan signifon kiun ĝi posedas en aliaj lingvoj. Aldone, rimarku la subdifinojn de 'nigra' en la Reta Vortaro: (3) (figure) Funebra, malgaja, pesimisma; (4) (figure) Malicega, abomeninda.

Saturday, April 20, 2013

Ĉiutaga tradukita poemo

Saluton kara leganto!
Hodiaŭ mi starigas demandon al vi  pri viaj opinioj koncerne projekton, kiun mi volas fari.

Mi libere konstatas, ke mi ankoraŭ ne kapablas bonnivele verki en Esperanto; tamen, mi volas prezenti en mia blogo tradukitan poemon ĉiutage (verŝajne tradukitan el la angla, sed eventuale el aliaj lingvoj, se mi sufiĉe kuraĝas).
Tamen, jen miaj tri demandoj: unue, ĉu farindas? Due, ĉu pli bone mi simple enblogigu miajn proprajn klopodojn kaj bonvenigu komentantojn (pri signifo, gramatiko, vortelekto, stilo ktp). Trie, ĉu pli bone ke iu pruvlegu unue kaj konsilu ĉu indas enblogigi tiun specifan poemon? (Se la tria, kiu el vi pretus fari tion? Nature mi skribus tradukita de mi kaj vi).

Mi esperas, ke ne ŝajnas kiel vanecprojekto, sed mi deziras ektraduki por la sekvaj celoj: plibonigado de mia verkokapablo; Onte kapabli kontribui al la Esperanto-kulturo; pli profunde lerni pri poezio kaj tradukado.

Se vi ja interesiĝas esti pruvleganto, mi jam ekskize klopodis traduki kelkajn poemojn, do mi povus montri al vi ion baldaŭ.

Mi esperas, ke vi bonfartas,
amike
Jake

Saturday, April 13, 2013

Ĵus antaŭ reveno al Durham


Mi ĵus pasigis kvar semajnojn hejme, kun familio, por ripozi kaj studi antaŭ miaj finaj ekzamenoj. Postmorgaŭ mi devos revojaĝi trajne norden al Durham, kie mi unue (dum semajno) devos skribi eseon pri germana literaturo. Poste, mi devos ekzameniĝi por atingi bakalaŭron. Tial mi ne plu uzas vizaĝlibron. Vi verŝajne scias, se vi min konas, ke mi multe tro uzas tiun paĝaron. Baldaŭ mi esperas rebabili kun vi mojosaj homoj :) amike Jake

Tuesday, August 7, 2012

Semajno da mia vivo en la urbo de revoj

Saluton kara leganto, mi decidis reaktivigi mian blogon post longa tempo, do jen mia unua klopodo. Mi havas multe da aferoj por rakonti, sed mi pensis ke mi unue skribu pri mia pasinta semajno, kiel deirpunkto. Unue, klarigo: mi faras eksterlandan sperton pro mia universitato kaj nun mi estas en Aŭstrio. Mi loĝis en Vieno dum Majo kaj Julio kaj poste laboris en iu junularferiejo en urbo en la aŭstria regio de Karintio (Kärnten). Sed tiun firmaon estras la diablo enhaŭtigita, superestrino kies hobio estas laŭplaĉe ŝanĝi la kontraktojn de siaj gedungatoj per retpoŝto. Tiel, mi anstataŭ labori ses semajnojn laboris nur du kaj estis maldungita por la venontaj du, sed strange relaboros ekde ĉisabato. Do tial mi revenis en Vienon.

La loko, kie mi laboris en Karintio estis tre belaspekta, kun feecaj konstruaĵoj, ĉarma sed danĝera lago kaj mojosaj kafejoj, sed ĝi estis sufiĉe tro burĝa kaj maldiverseca por mi, tiel ke la solaj ĵurnaloj aĉeteblaj estis maldekstristaj kaj la sola ‘neblankulo’ krom mi estis statueto de nigra minstrelo apud unu el la kafejoj. Mi povus rakonti pli, sed sufiĉas diri, ke mi kaj du koleginoj, post nokto plena je frenezaj eksplodoj, batoj je niaj pordoj de knabo kiun ni suspektis esti onta masmurdisto, fajrobrigado kaj militecaj sirenoj, forfuĝis je la sepa matene por poste vojaĝi al Vieno.


Kiam mi atingis Vienon, mi reiris al mia mojosa ekskunloĝanto, homo kiu jam plurfoje savis mian pugon, kaj sur kies sofo mi dormis ĝis la fino de la semajno. Tuj post mia alveno, ni iris en la urbon por trafi filmfestivalon. Kiam ni atingis la eksteran kinejon, ni sciis, ke ni estas multe tro sobraj por spekti ĝin, do ni iris al iu parko kaj trinkis ŝtelitan vodkon per sandeziroj el pluraj lingvoj. Sed malgraŭ ke li studis la rusan, kaj tiulingve poemojn scipovas reciti, ni damne ne povis memori ajnan slavan tostmanieron! Dum ni revenis el la parko al la festivalo, ni rimarkis ke sidante sur benko male al la du viroj kisantaj dum nia drinktempo, estas stranga viro kiu ilin obsede rekte rigardas.


Antaŭ la ekranoj de la ‘Viennale’ la strato estis vere homplena. Unue aperis kantoj de Elvis, kaj poste la vere kortuŝa, paradiza voĉo de la usona ĵazkantistino Ella Fitzgerald. Ni estis en tiom stranga emocistato, mi post apenaŭ dormita nokto da morttimo kaj li post sufiĉe da maldormo, ke ĉiuj la konstruaĵoj, speciale la katedralo, havis tre halucinan kvaliton, kio sufiĉe timigis nin inspirante. Ial ni kontraŭ mia normala deziro eniris Mcdonalds kaj konfuzis la servistinon dum la mendado. Kaj eble mi estis ankoraŭ en ŝokstato, ĉar mia amiko rimarkis, ke mi kvazaŭ havas religian sperton manĝante la akrakreman saŭcon …


Mi ŝajne kunportis mian malbonan rilaton kun teknologio, tiel ke dimanĉposttagmeze, dum mi lavis miajn vestojn, la elektro subite plene malaperis dum kelkaj tagoj. La domestro estis netrovebla, kaj ĝuste tiam mi lernis ke mia amiko kontraŭleĝe vicluas kaj ke la oficiala luantino estas nun en Kolombio. Do li kontaktis ŝian bopatrinon, kiu proponis, ke ni trovu elektriston. Do ni iris en iun kafejon, laŭdire ofte trovata en Barato, kie mi trinkis bongustegan teon kaj manĝis grekan salaton. Tie ni uzis reton por telefoni al 30 elektristoj, sed la solaj ofertoj estis ege multekostaj. Do mi klopodis meti humuron en nian krizeton pagante per centeŭra monbileto.Sed ni sukcesis amuziĝi sen elektro … kaj tri tagojn poste ricevis mesaĝon kiu klarigis kie troviĝas la fandogardilon, kaj ni stulte rimarkis ke ni mistrafis ĉar anstataŭ suprenmeti butonon ni devis ĉirkaŭmovigi alian rondan butonon.


Finfine vendredon, mi devis forlasi la domon de mia amiko, kun kiu mi kunloĝis jen oficiale jen neoficiale dum preskaŭ tri monatoj. Sed mia sako estis rompita, do mi la unuan fojon dum eble dek jaroj kudris, kaj surprize ĝi ankoraŭ ne rerompiĝis .. Mi ankaŭ volis adiaŭi alian homon, Kurt Lhotsky, komencanto en Esperanto kiu posedas maldekstristan literaturbufedon en la antikva Taborstrasse. En lia librejo eĉ troviĝas kelkaj libroj verkitaj en Esperanto. Mi ankaŭ volis danki lin, ĉar ankaŭ li ege helpis min, specife kiam iu junulargastejo rifuzis mian eniron, kaj mi devis transporti miajn sakojn inkluzive rompitan valizon trans Vieno. Mi devis iri al sofo de couchsurfing tiuvespere, kaj mi kredis, ke mi facile atingos ĝin, sed mia amiko min kaptis, min konvinkis manĝi je japana restoracio, kiu tre bonis, poste spekti filmon, kaj kiam mi vere devis iri, ŝuldgastige igis min trinki ĝinon, kaj iu metrolinio ne funkciis, do mi alvenis preskaŭ tri horojn malfrue.


Mi tiunokte gastis ĉe afabla rumana viro, kiu faras interesan projekton: li kun du aliaj ĉirkaŭmotorbiciklumas por filmigi inspirigajn homojn kaj iel kreis ludon por diveni kien venonte ili vojaĝos. Kaj lia gastdormejo estis tre mojosa, ĉar oni dormas kaj vekiĝas antaŭ muro kun centoj da citaĵoj da inspirado, ĉirkaŭitaj de fekunde verdaj plantoj.


Tuj poste mi iris al la junulargastejo, kie mi nun loĝas. Ĝi estas tre bela kaj estas ekologie organizata, sed bedaŭrinde ĝi troviĝas preskaŭ en la pugo de nenie, kompare al miaj antaŭaj vienaj loĝejoj. Do, post alveni en la gastejon, mi poste marŝis en la urbon, por klopodi ĉeesti la vienan Kafo-klaĉon. Mi devis marŝi horon kaj kvardek minutojn, sed finfine mi atingis ĝin, kvankam tre malfrue. Estis tre oportune ke mi portis mian Esperanto t-ĉemizon, kiun donis al mi bona amiko en Durham, ĉar kiam mi preskaŭ cedis nesukceson trovi ĝin, hazarde aperis Marie el Francio, kiu ĝin vidis tra la fenestro kaj min gvidis al la tablo kie oni manĝis. Ĉeestis Marie kaj Étienne el Francio kaj ankaŭ la eksprezidanto de AEJ. Estis agrable denove vidi Esperantistojn, kaj elturniĝis ke mi jam renkontis Etienne kaj Marie antaŭ unu jaro dum FESTO en Grezilono kaj eble ankaŭ dum la IJK en Liberec! Malgranda mondo …


Kunĉambrumis mi tiuvespere kun Egiptano, kiu ĵus faris similan laboron kiel mi, sed en Pollando. Ĉar li ne rajtas fumi ene, ni eliris sur la herbon ekstere kaj ni babilis, mi piednude, angle, france kaj arabe, dum okazis belega malsekegiga ŝturmo kun teatreca ‘lightning’ kiu donis preskaŭ gotikan vidon super Vieno.Tiu estis la unua fojo ke mi aŭdis Egiptanon paroli france - mi antaŭe ne sciis pri ekzistado de pluraj francaj lernejoj tie - kaj estis interese aŭdi kiel li parolas tre malsame de kiel mi atendas de la Marokanoj kaj Algerianoj franclingvaj. Post tiu babilado, mi tre ĝojis aŭdi, ke Paulína, el Slovakio, (kiun mi ne kredis denove vidi dum longa tempo) la venontan tagon venos por spekti la Klimt-ekspozicion, kiu okazas pro iu jubilea datreveno.


Do, mi kiel kutime, alvenis malfrue por renkonti Paulína, sed ĉifoje nur dek minutoj anstataŭ tri trajnojn malfrue, kiam mi iris la saman direkton por vojaĝi al Slovakio antaŭ kelkaj semajnoj. Unue, ni vizitis la belegan artgalerion Belvedere, kaj post spekti la sufiĉe normalan fruan verkaron de Gustav Klimt kaj de liaj samtempanoj kaj familianoj, ni finfine atingis liajn ĉefverkojn: Beethoven-Fries kaj la Kison. Antaŭe mi preferis la Kison, sed ĉifoje Beethoven-Fries, sed negrave kiom da fojoj mi spektas ilin en originala formo, oni nur povas miri je la absoluta genieco de Klimt, kvazaŭ oni sidas ĉe artureca tablo, kie aperas la sankta gralo. Ni poste pasigis iomete pli da tempo en la Belvedere, dum kiu ni interesate rigardis la frenezulan ŝipon, kaj konsentis, ke Schiele havis vere fifuŝan imagon, antaŭ ol iri al la Wiener Muzeon en Karlsplatz, kiu feliĉe havis senpagan eniron, okaze de la unua dimanĉo de la monato. Fakte en tiu dua muzeo troviĝis membildo de Schiele, en kiu li aspektas vere timiga kaj ŝajne faras iun pra-startrekan mangeston. En tiu senpaga muzeo estis multe da aferoj, ekzemple belaj moblaĵoj de la deknaŭa jarcento, plia Klimt-ekspozicio kun ekzemple lia cenzurita varbpentraĵo de ekspozicio en la Seccesion kaj amuze konkurso da Klimt Kitsch. Ankaŭ surprize konentiga estis ekspozicio pri la kulturo de domokupado dum la 70aj kaj 80aj jaroj en Vieno, kio sufiĉe nostalgiis min pri Liono .


Finfine ni manĝis en la Resselpark kaj vidis la Zamenhofan statuon (fakte Paulína trovis ĝin, ne mi :P) kaj poste iris al la stacidomo trapasante la Wiednerhauptstrasse, apud kie mi originale loĝis, eble vidis ĝin por la lasta fojo … Poste mi faris eksperimenton, ĉu mi kapablas marŝi hejmen de la Belvedere sen uzi mapon poŝtelefonan, sed mi sukcesis marŝi pli ol kvar horojn sen atingi ĝin, kaj mi simple marŝis en pli kaj pli grandajn rondojn. Sed mi feliĉe vidis plurajn belajn statuojn kaj fontanojn kaj sidis en kelkaj parkoj, unu el ili iu Turka parko, pri kiu mi neniam aŭdis, do finfine mi cedis kaj metroumis hejmen.



Mi taksas ke tiu bela semajno finiĝis hieraŭ, post kiam mi iris (denove tro malfrue, mi ne kapablas uzi tramojn aŭ busojn. ) tagmanĝi ĉe Amir. Li estis unu el la unuaj Esperantistoj, kiujn mi renkontis en Vieno kaj li estas ege afabla kaj je nia unua renkontiĝo li veturigis min du horojn en plurajn iranajn vendejojn, por trovi rabatitan poŝtelefonon. Li ankaŭ posedas hotelon en Germanio en la Esperanto urbo Herzberg, do, se iu ajn volas viziti ĝin aŭ labori tie, li nepre kontaktindas. Do post kunmanĝi rizon kaj olivojn, mi devis reiri al la gastejo kaj vekiĝi el reveca semajno reen en la mondon de universitataj projektoj kaj labora preparadon ŝajne loĝanta sole en kvarlita ĉambro …

Saturday, June 4, 2011

,;

Mi volis kompreni la malluman naturon de mi. Mi estis jam plene senigita pro laciga sed bonega tago kaj manĝomanko kaj tiel plu. Mi estis meditanta laŭ muziko de Velvet Underground sidante sur la planko de mia ĉambro en plena mallumo kiam la bipsono de la socia retejo aŭdiĝis en miaj aŭdemaj oreloj kaj mi reiris al la komputilo kaj parolis kun la falskoramikino por ke ŝi eliru de sia stato de plena iluzio sed ŝi nur volis dolĉaĵojn kaj estis klare ke ŝi estas frustrita aŭ eble kreaĵo mia de homo sen libera volo kiu nur ekzistas rete, nu mi ne scias, sed tio apenaŭ gravas kaj la truoj en tiu afero aperas ĉar mi enuiĝis de tiu prokrasta faraĵo nun havante multe pli bonajn aferojn por fari kaj bonegajn geamikojn ĉi tie kiuj estas tre ameblaj kaj ŝatindaj kaj mojosaj kaj la protesto estis bona foje necesas protesti estis grava temo ĉu ne, la temo de la seksperforto kie en multe da okazoj la viktimo estas kulpigita pro la malhoma moralo de la inmalama socio bedaŭrinde do ni havis ŝildojn pri tio kaj tra la urbo Newcastle marŝis kaj poste iris al ekologia festivalo kiu estis bona kaj mi manĝis falafelon ne scias kiel diri esperante mi scias ke iu scias sed mi forgesis kaj laŭkonsciflue skribas kaj ne kontrolas ion ajn.
Kaj poste ni amuziĝis en trinkejoj mi estis preskaŭ senparola sed ial politike parolema kaj amuzsiz aŭdi ĉion ktp kiel normale
kaj ni revenis hejmen kaj mi iris en ĉambro volis kandidatiĝi pri laboro ne eblis koncentriĝi pri io ajn kaj mi manĝis ankoraŭ ne helpis do ni revenis al unua parto de mia skribaĵo kaj post tio mi entajpis satanon (ne la esperanta politikaĵo sed la besto la diablo) kaj mi spektis per medita metodo dum la plenaj ses minutoj tion sen apenaŭ fermi la okulojn kaj post tio mi sendis mesaĝon al geamikoj ke mi ĵus meditis pri tio kaj sentis min iom konfuzita sed iris en liton kaj eniris la joganidran staton iom kaj blovegis imagante ke mi fajron blovas unue preskaŭ perforte kontraŭ malbonuloj kaj tuj la kolero foriris sed post iom da tempo da granda malamego kuranta tra mi kaj tie mi sentis tiun malan staton ĉar mi ne estas malluma homo mi ne ofte vere iras en la profundajn pro mia iom tro komforta vivstilo kaj neatakeo kaj tiel plu
kaj post iom da tempo mi eksentis la elektron en la aero kaj mi sentis la povon iranta tra miaj fingroj kaj mi povis iom movi formojn en la aero kaj iris mi al la kurejo por akiri akvon sed mi en la malpuran tason akvon enverŝis kaj tre malrapide kaj aŭdis sonojn iom konfuziĝis ĉar ne sciis ĉu iu estas tie aŭ kio damne ajn sed en la akvo mi unue ivdis ĝin kirli kaj poste estis lumo respegulita tie sed ĝi ĉiam moviĝis kvankam la lumo ne moviĝis kaj eble miaj manoj sed ne tiel kaj ĝi ekspinis kaj apsektis kiel fiŝi kaj monstro flamanta ĉien kaj ĝi havis VERAN POTENCON kontraŭ la akvo kaj la akvon mem kirligis
kaj mi pensis ĉu iu envenus la ĉambron ĉar mi estis en tute elĉioejna stato kaj iom timis vidi iun ĉar mi ne sciis kiaj estus miaj emocioj se vekuta el tiu stato mensa kaj poste mi konstatis ke ĉio ĉiuokaze estas nedaŭra kaj ne gravus kaj ĝi pli fortege kirlis kaj mi vidis kaj ke ĝi estas iluzio ne ekzistanta kaj ke ĝi estas tie vere forta por mi inspiranta min kaj poste ĉio tio ĉesigcis sed mi aŭdis la sonon de la nado iom kaj eksentis parton de la ĉambro kaj spektis la fridujon kaj ekspektis ĝin tra la tria okulo por ke mi povu havi intuicion kaj petis al diablo tion kaj poste mi skepsektis ĝin kaj volis farbi ĝin do sukcesis ĝin retfarbi per mia cerbo flave jen kaj maljen kaj finfine jees kaj post tio ĉio ĉesiĝis kaj mi iris reen ĉi tien komputilen kaj estis normala kaj provis kandidatiĝi pri laboro sed ne kapablis ĉar ne sciis kion faras kaj ankaŭ aŭskultis bluzan muzikon vere bonegan kaj mi reaŭdas la sonon de la nado en mia orelo do gekaraj mi ĝisas vin xxxxxxxxx

Monday, December 13, 2010

Theme Park evil geniuses

I was shocked to read today that even theme parks have been affected by the information released in wikileaks.
It was discovered that a mafia boss by the name of Il Parcabarba (Parkbeard) had been recruited to the sicilian mafia after he was shown to be very competent at covering up illegal activity, including fraud, drug selling, trafficking mermaids and generally being a bloody nuisance to the law. However, why this is included in wikileaks is still open to debate. Julian Assange declined to comment at this stage, but it is believed by several prominent media analysts that perhaps a link between the mafia, theme park evil geniuses and corrupt government officials will soon emerge.
Hopefully more will be revealed soon.
George Snodge