Sunday, October 31, 2010

20jaraĝa

Saluton kara leganto,
mi nun skribas ĉi tiun blogaĵon, iom laca, ĉar estas ĵus post la dua matene, pro tio, ke mi atingis mian dudekan jaron en la vivo.
Mi do volis ion skribi, nenion memorindan farinte. Tio ne estas grava, ke mi ne vere festis mian naskiĝtagon. (Nu, mi ĉeestis feston de alia homo, sed tio temis pri tiu, ne pri mi.)
Anglalingve ekzistas tiu koncepto de teenager (homo kiu havas inter 13 kaj 19 jarojn), kaj tion mi jam trapasis. Oni povas diri ke tio nur temas pri iu jaraĝaro, sed en la kulturo de la angla lingvo, tio ankaŭ temas pri tiu socia personeco kun virtoj, eraroj, fortoj, malfortoj, laŭ kiuj oni atendas, ke tiajaraĝuloj agu.
Iel mi iom agis tiel laŭ mi, estante nematura ĉiam dum tiu periodo de mia vivo. Sed ankaŭ, mi neniam zorgis pri tiaj konceptoj, ekzemple mojoseco kaj mi neniam decidis 'ribeli' kontraŭ gepatroj aŭ socio ...
Ankaŭ dum tiu tempoperiodo, ŝajnas ke mi ne vere progresis socie. Nu mi progresis akademie, sed tio estas facila, ne bezonatas speciala streĉo. Sed, ekzemple, mi ne evoluigis gustojn, mi ne evoluigis certajn rilatojn, mi ne faris kelkajn aferojn.
Do, ĉu tio gravas al mi? Nu gravas laŭ tio, ke temas pri mi, kaj mi estas mi. Ne gravas tiurespekte, ke tiaj aferoj ne tro gravas al mi. Tamen, necesas ke mi skribu por malkovri ĉu gravas al mi, kio gravas al mi.
Nur verkante iun tekston, ne apartenontan al mi, povas mi scii kio gravas.
Ĉu gravas ke mi nun estas en mia dua jardeko? Mi ne certas.
Certe mi ne ŝanĝiĝos tuj. Mi sentas ekzakte same kiel hieraŭ. Mi ne povas pripensi tempon, kiam mi sentis min malsama de nun.
La sola malsameco inter miaj dudekaj jaroj kaj mia antaŭaj jaroj estas, ke mi devos labori, se mi antaŭ tiu ekdevo ankoraŭ ne mortinta estos. Do, miaj dudekaj jaroj estos la tempo kiam mi eliros la formalan edukadon.
Tio, mi supozas, povas esti konsiderata kiel granda ŝanĝo, certe pro tio, ke homoj ŝajne multe taksas aliulojn laŭokupiĝe.
Mi ne povas pripensi ion plian por skribi. Mi havas neniujn dezirojn aŭ esperojn por ĉi tiu jardeko.