Friday, September 6, 2013

Sirio kaj Socia Justeco

Envolviĝo en plia milito en Sirio kontraŭas la intereson de la popoloj, malgraŭ la deziroj de la estraroj de Britio, Francio kaj Usono.

 Kvankam la brita ĉefministro esprimas sian kontraŭon al la uzo de ĥemiaj armiloj en la siria enlanda milito, li daŭre permesas ke britaj firmaoj (kiuj ĉeestos grandegan armilan foiron en Londono ĉisemajnfine) vendu la plimulton da la armiloj uzataj en la Siria enlanda milito.

Samtempe; kvankam ni havas sufiĉe da mono por amasmortigi, malriĉuloj daŭre klopodas (kaj foje sukcesas) sinmortigi por eviti la senesperan estontecon kaŭzitan de la litĉambra imposto.

Mi ne sufiĉe kontraŭis la fuŝpolitikon de la buĝettranĉoj, sed morgaŭ mi protestos kontraŭ laŭleĝajn fiŝuldfirmaojn, kiuj ofertas ŝuldojn kun nekredeble altaj interesrepagoj al tiuj en plej granda financa bezono.