Monday, April 22, 2013

La murdo de Stephen Lawrence

Hodiaŭ estas la  dudeka datreveno de la murdo de Stephen Lawrence, dekokjarulo, kiu aspiris fariĝi arĥitekto. Li posedis talenton pri matematiko kaj arto kaj esperis baldaŭ ekstudi je la universitato. Tiuj ne nur estis revaj deziroj: li jam akiris laborsperton ĉe arĥitekto nomata Arthur Timothy du jarojn antaŭe. Li eĉ fondis firmaeton kun sia plej bona amiko, por kiu li dizajnis kaj vendis t-ĉemizojn, ĉapojn, ĵaketojn, librokovrilojn de famuloj (repistoj kaj politikistoj), inter ili Malcolm X. Aldone, li rolis kiel kromaktoro  apud Denzel Washington en la filmo "Queen and Country" (Reĝo kaj Patrio).http://www.stephenlawrence.org.uk/about-us/stephens-story/

Tamen, je la 22a de Aprilo 1993, post enbusiĝi kun sia amiko Duwayne Brooks, lin murdis (inter aliaj) Gary Dobson kaj David Norris.

Simple, ĉar li estis negro.

Alexandra Marie (tiam juna franca studentino gastiĝanta en Londono), intervjuita  de the Guardian, rakontas kiel tio ŝajnis esti tute hazarda atako laŭ ŝi, kaj pri la traŭmo, kiun ŝi sentis poste pro sia nekonscia rolo en la eventoj http://www.guardian.co.uk/uk/2013/apr/20/stephen-lawrence-20-years-on

Tamen, ĝis nun, nur du el la kvin murdistoj estas en malliberejo. (Notinde estas ke tiuj du nur malliberiĝis en januaro de la jaro 2012).

La murdo de Stephen Lawrence poste logis nacian, eĉ internacian intereson pro la lumigo en publiko de rasismo en gravaj britaj institucioj, speciale la Londona Metropola Polico. Diane Abbott, la unua negra virino elektita al la Brita parlamento, klarigas, ke post la procesa malvenko, neniu interesiĝis pri la afero kaj  ke la polico eĉ rifuzis enketon. Tamen, post la honorinda persisto de la Patrino de Stephen, Doreen Lawrence kaj Jack Straw (tiama interna sekretario), kiun ŝi konvinkis post iom da tempo,  okazis enketo. Sekve, la institucia rasismo de la Brita Polico estis studita, kaj pruvita. http://www.guardian.co.uk/uk/2013/apr/21/twenty-years-stephen-lawrence-murder-whats-changed

Tial oni eldonis la raporton Macpherson , kiu enhavis sep-dek proponojn por alfronti la institucie rasisman policon, ekzemple: apliko de la ras-rilata leĝaro al la polico; senlima rajto de registaraj kontrolistoj por ekzameni la policon; pli da kunlaboro inter la polico kaj etnaj komunumoj ktp.
http://www.guardian.co.uk/uk/1999/feb/24/lawrence.ukcrime12

La Ĵurnalo "The Guardian" do demandis Robert Beckford, Helen Oyeyemi, Diane Abbott, Ashley Walters, Kele Okereke kaj Estelle pri la efiko de la murdo de Stephen Lawrence sur la socio en Britio.

Laŭ Robert Beckford, teologo, la koncepto de 'institucia rasismo' havis kiel sekvon, ke publikaj institutoj devas eldoni statistikojn, tamen sen la devo agi, pro la manko de puno. Li ankaŭ konsideras, ke postvivis mito, precize, ke Stephen Lawrence estus irinta al universitato, estus trejnita kaj estus trovinta laborpostenon: male, pro diskriminado, pluraj negraj kaj aziaj studentoj alfrontas laborsistemon kiu kontraŭas ilin per altaj niveloj de senlaboreco.

Simile, Helen Oyeyeme opinias, ke institucioj en Britio ne sufiĉe ŝanĝiĝis dume, kaj dubas, ĉu negraj junuloj povas fidi al la polico. Tamen, ŝi ankaŭ konstatas, ke la  situacio kuraĝigis pli da verkistoj kun minoritata heredo verki pri siaj spertoj.

Ashley Walters, aktoro, rakontas pri la ŝanĝo en konscio, kiun la murdo kaŭzis. Tial, li malpli  pretas akcepti rasismon, kiun li eble ignorus alikaze. Tiel, pro la publika ŝoko, multe da progreso okazis por reformi piedpilkon, la laborejon kaj la preson rilate rasismon. Tamen, li ankaŭ konstatas, ke policanoj daŭre serĉas negrajn junulojn pli ol blankajn.

Rilate sian profesion, li rimarkas kreskon en la nombro da negraj geaktoroj, kvankam pluraj perdas laboron pro rifuzo ludi stereotipajn rolojn.

Kele Okereke, muzikisto, ne opinias, ke la nivelo de rasismo en socio malplialtiĝis: lia kuzo, Christopher Alaneme (ankaŭ 18jaraĝa) estis murdita en 2006, kaj li rimarkas ke estas neniu sekvo por rasismo en publika vivo. Tial li plikonsciiĝas pri blankulaj potenco-strukturoj en socio, kiun li ne kredas vidi ŝanĝiĝi, almenaŭ dum la plejmulto de sia vivo.

Estelle, muzikistino, diras ke la raporto Macpherson konfirmis kion sciis pluraj: ke la polico estas rasista.  Malgraŭ ke ŝi ne kredas, ke ĝi ŝanĝis Brition, ŝi kredas, ke ĝi fariĝis transrasa temo, kaj ŝokis tutan Brition.

Estelle trovas inspiron en Sinjorino Lawrence, kiu, anstataŭ cedi al kolero kaj tristo, fariĝis ekzemplo. (Ŝi fondis organizon por helpi junulojn studi arĥitekton, kaj en Februaro ŝi lanĉis la Centron de Esploro pri Raso kaj Edukado en la universitato de Birmingham). http://www.birmingham.ac.uk/oncampus/events/crre-launch.aspx


Noto: Mi decidis uzi la terminojn 'negro'  kaj 'negra' anstataŭ  'nigrulo' 'nigra' aŭ 'nigrula' k.s., ĉar post diskuto kun amiko, ni decidis ke la vorto 'negro' ne devas porti en esperanto la negativan signifon kiun ĝi posedas en aliaj lingvoj. Aldone, rimarku la subdifinojn de 'nigra' en la Reta Vortaro: (3) (figure) Funebra, malgaja, pesimisma; (4) (figure) Malicega, abomeninda.

1 comment:

  1. Mi volas danki al Agneau Belanyek pro lia helpo, precipe la diskuto pri negro/nigra kaj ankaŭ stilaj kritikoj :)

    ReplyDelete