Sunday, May 9, 2010

Foriro de Socio

Nun mi volas foriri de la socio dumtempe.
Jen mi sidanta antaŭ komputilo plendanta pri mia vivo.
Kiom aĉe.
Nu, mi sidas ĉi tie ĉar mi multe studis, por kiu mi 'bezonas' komputilon.
Sed tia vivo al mi estas malagrabla. Ĉefe pro malnatureco.
Iam mi memoras, ke iu skribis, ke la celo de teĥnologio estas disigi la homon de la naturo.
Tiom ekstremen mi ne celas impliki.
Tamen, homoj ekzistis antaŭ teĥnologio. Teĥnologio estas io far homoj, ne male.
Ankaŭ mi sentas min iom soleca kiam mi tro alproksimas teĥnologion, eble ĉar la teĥnologio ŝajnas foririgi min de la realeco.
Hm, mi havas ideon de tio kion mi bezonas.
Mi volas liberecon kaj solidarecon kun naturo dumtempe.
Laŭ mi, homoj ekzistas plurnivele. Neniu homo verŝajne konas ĉion homan.
Homeco tre tre larĝas. Jen unu homo murdas milionojn, alia mortas por ke alia ne mortu, kaj aliaj simple laboras kaj ne pensas pri aliaj.
Mi volas resaniĝi kore.
Mi volas iri en naturo (kiu verŝajne ne tutpure ekzistas Britie, sed ege pli ekzistas ol tie kie mi kutime restas.
Mi volas esti tutute for de ĉiuj homoj de ĉia teĥnologio, por resaniĝi.
Tiel mi havus novan perspektivon de la vivo.
Mi ankaŭ volas pli mediti. Mi interesiĝas pri Kundalini-meditado. Iam mi havis interesajn spertojn kaj eblas vojaĝi trans sia vasta homeco tiel.
Mi volas esti ie sen reputacioj, sen mono, sen politiko, sen teĥnologio, sen egoo, nur ke mi kaj naturo nin bone konu.
Mi legas na Thoreau por pli bone pensi pri tiu ideo. Mi ne celas longtempe fari ĝin. Unu aŭ du tagoj eble sufiĉus, por ke mi denove sentu min pli bone,
Sed nun vivaĉo universitata. Studado studado studadaĉo.

4 comments:

  1. Mi apogas vian ideon. Faru! Post revenu por rakonti al mi kiel estis, sed ne forgesos ke ni kontaktigxas pro la teknologio...

    ReplyDelete
  2. jes! mi ne forgesos kara!
    Mi nur dumtempe foriros hehe.
    Mi bezonas kaj esti en teĥnologia vivo kaj foriri de ĝi!
    Mi volas sperti amnaŭ flankojn :) Tio laŭ mi sanas :) Sed sperti nur tutsaman vivon laŭ mi ne sanas.
    dankon pro komento kara :)

    ReplyDelete
  3. Mi ne volus forigi de socio; ĉuij miaj amikoj loĝi en tie!

    ReplyDelete
  4. Eble mi ne havas geamikojn .... Kiu scias? Sed temas pri parttempafero. Mi ne kapablas ĉi tiel sane vivi ...

    ReplyDelete