Monday, May 10, 2010

Kelkaj el miaj opinioj

Ĉi tie mi klopodos, priskribi miajn opiniojn politikajn.
Miaj politikaj opinioj kovras plurajn kampojn: ekonomiajn, sociajn, homrajtajn, kulturajn, lingvajn, bestorajtajn ktp.
Nu, unue, por simple priskribi min, oni povus diri ke mi estas verdulo. Tamen, tio iom malprecizas.
Faktpriskribe, mi estas membro de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio. Do, unue, vi rimarkos, ke mi ne tute kontraŭas partopreni la parlamentan sistemon.
Tamen, kiel diras La Verda Partio de Anglio kaj Kimrio, mi kredas ke la Verda Movado nur sukcesos strebi plurkampe, do ekzemple mi partoprenas ankaŭ People and Planet (Popolan kaj Planedan Asocion) kaj Amnestion Internacian, kaj iam ĉeestis Tendaron Klimatan, kiam mi havis dek ses jarojn.
Do, tio estas iom malklara, do mi klopodu iomete priskribi ekzakte kiel mi opinias pri certaj aferoj:
Bestaj Rajtoj: Mi kontraŭas ĉiam kaj vivisekcion kaj besttestadon. Unue pro la etika kialo, ke ĝi kaŭzas ke la koncernatajn bestojn suferu, eĉ mortu. Ankaŭ pro la fakto ke ofte montriĝas, (mi ne havas jenajn statistikojn), ke vivisekcio kaj besttestado ne helpas, eĉ malhelpas la scienca progreson. Sed ĉefe pro etika kialo mi kontraŭas.
Mi ankaŭ kontraŭas ĉia agrikulturon, en kiu la besto suferas sennecese. (Ideale, neniu manĝus viandon, sed ĉar tio ne okazos kaj pro aliaj kialoj) mi kontraŭas ĉian intensiva agrikulturadon de bestoj.
Mi ankaŭ estas vegetarano, espereble iama vegano, sed certe vegetarano. Mi estas tia, ĉar mi unue kontraŭas ĉian perforton kontraŭ ĉiuj bestoj kaj ankaŭ ĉar ŝajnas esti pli sane, kaj ĉar vegetarana manĝaĵo uzas malpli da rimedoj, do ĝi helpas batali kontraŭ la mondan varmiĝadon. Mi ankaŭ opinias, ke perforto estas perforto, ke perforto perfortigas, ĉu kontraŭ bestoj, ĉu kontraŭ homoj, kaj devus tute malaperi.
Mi celas pliaktiviĝi en la bestorajta movado, ĉeestinte unu proteston: http://stevencampkin.blogspot.com/2010/04/animals-and-journalists.html tenante la verdpartian baneron kun la tiama loka kandidato, bestorajta protesto.
Kvankam mi eble ne ĉiam akordas kun kelkaj metodoj kaj kelkaj el la aferoj donitaj al mi estis suspektemaj, mi tute subtenas tiun movadon, ĝi estas parto de la plej alta etiko kaj mi esperas iam povi ion fari por ĝi!

Nu, dua parto, sociaj valoroj.
Mi kredas ke ĉiu homo kaj ĉiu besto egalas, ke necesas nuntempe krei leĝojn, kiuj protektas ĉies rajtojn. Mi kredas ke inter konsentemaj plenkreskuloj, neniu seksa agado devus esti prijuĝita au proskribita. Mi kredas ke neniu raso (se rasoj eĉ ekzistas) pli superas aŭ malpli superas ol ajna alia. Mi kredas ke ĉiu sekso kaj genro egalas, mi kredas ke ĉiu havas rajton al religio kaj rajton ne havi religion. Ankaŭ mi kredas ke ĉiu rajtas paroli kiun ajn lingvo ŝli volas kaj ke ĉiu kulturo egale valoras. Mi kredas je multkulturismo kaj kontraŭas la britan sistemon, kiu favoras la Anglikanismon kaj Kristanismon. (Mi ne kontraŭas Kristanismon, sed kontraŭas ties tiela instruado en lernejoj kaj kontraŭas religiajn lernejojn.)

Pri ekonomiko, mi tre malmulte scias. Tamen, mi legis libron far Caroline Lucas pri lokigado, kaj konsentas kun tiu idearo. Mi volas ke ekonomioj estu lokaj, ke estu iu karba valuto tutmonda, anstataŭ la Usona dolaro, por ke unue, Usono ne havu maljustan potencon ekonomian, kaj due, ĉar pripensante la ŝuldo klimata de la plej riĉaj landoj de la mondo., estus ebleco por redistribui monon pli egale trans la mondo.
Mi kredas ke la nuntempa ekonomia sistemo de daŭra eterna kresko estas nedaŭripova, kaj ke finfine, se ĝi daŭre ekzistos, ĝi detruos la mondon. Tial, mi apogas daŭripovan ekonomion, kiu laŭ mi nur eblas ekzisti loknivele kaj tute malcentriĝinte.
Kvankam mi ŝatus, ke iam ne ekzistu mono, kun ties ebleco meti tro da potenco en elito riĉega, mi ne kredas ke en mia vivo eblos forigi monon.
Tial, mi subtenas novajn, eksperimentajn specojn da mono, kiun la komunumo loka demokrate regus. Ekzemple, Caroline Lucas proponis, ke la Londonoa havu propran valuton bazitan je la biletoj metroaj. Unu kialo estis, ke diferentaj ekonomiaj bezonas foje ne miksi, ke ĉiu ekonomi havas sian plej oportunan grandecon.
Mi ne estas ekonomiisto, do ne scius, kiel povus funkcii, sed por havi lokan ekonomion, jen miaj kriteroj:
Malrajtigu vetadon je la valutoj, por ke neniu individuo povu ĝin multe influi, ĉar ekonomia potenco alportas politikan potencon kaj militan potencon.
La valuto estu regata de komunumo, ne de homo.
La komunumo estu demokrata.
La valuto ne taksu ĉion, ĉar kelkaj aferoj ne mone takseblas.

Pensante alie ekonomie, mi kredas ke privata havaĵo ne estas mora afero, tamen tute malmora. Plej gravas, ke ĉiu havu manĝaĵon, loĝejon, aliron al eduko kaj sansistemo ktp ol ke homo havu sian havaĵon protektatan laŭleĝe.
Do, mi kredas ke ĉiuj homoj devus havi egalan aliron al homnecesajn servojn sociajn, malgraŭ tio kion ili faras.
Mi ne diras ke neniu laboru, sed ke ĉiu laboru laŭ siaj kapabloj kaj emoj, ĉar nature homoj laboros por la bono de la komunumo, se eblas fari tion kaj se la kulturo estas tia kaj ne labori nur por gajni monon.
Anstataŭ lasi la firmaegojn decidi kion ni volas, la komunumo decidu demokrate kaj racie, kion ĝi bezonas kaj tiel dividi la laboron inter la kapablulojn la ekspertojn ktp. Ĉio estu nedeviga. Pli bonas eme fari ion ol devigite.

Demokratio:
Mi kredas ke demokratio nur povas ekzisti bonkvalite loknivele.
Do, mi subtenas urban kaj enurban demokration kie eblas. Laŭ mi decidoj faratu de la plej koncernataj homoj. Do, ĉu mi iros promeni nur koncernas min, do mi mem decidu. Kaj decidoj kiuj nur afektas komununon decidu tiu komunumo kaj tiel plu ĝis mondskalaj decidoj.
Por fari tion, necesos politikigi la tutan homaron, ĉiujn komunumanojn. Politiko nepre ŝanĝiĝu, Ĝi ne estu spektaklo de famuloj, sed necesa homa afero ene de komunumo.
Por mi vera politika potenco ne estas voĉdonado ĉiuplurjare, sed diskuto pri sia sorto ktp.
Mi do ne volas havi representantulojn, sed homojn kiuj esprimas la volon de komunumo.
Bona ekzemplo povus esti eble 'transition towns' eksperimento en bazkarba demokratio loka. Tamen, mi nemulte scias pri ĝi, do eble mia opinio ŝanĝiĝos laŭ mia plisciiĝo.

Ekologio.
Mi ne estas sciencisto, tamen mi volas ke oni uzu nur 10% el la nuntempa karba uzo kaj ke oni ne uzu nuklean energion aŭ ajnan nedaŭriĝpovan rimedon, laŭeble. Nu, tute kontraŭas mi nuklean energion pro tri kialoj:
unue, ĝi ne estas daŭriĝpova, due, la rubaĵo post uzo tre danĝeras kaj ekzistas longegtempe, do tute ne daŭriĝpovas kaj trie pro la danĝerego al la mondo. Se iam iu lando ekigos nuklean militon, la tuta mondo povus ennuklemilitiĝo. Mi preferus havi etajn militojn ol havi unu monddetruan militon. Nur unu freneza diktaturo aŭ landestro bezonatas por tio ...

Paco kaj Milito
Ĉiu milito maletikas. Mortigi alian homon maletikas. Tamen, pratike ne eblas nuntempe halitigi ĉiujn militojn, do grandskale mi subtenas la verdpartian pozicion, kiu estas, ke neniun atakeman militon ĉi tiu lando faru, tamen nur milite agu laŭ UN-dirigita decido en internacia neŭtrala armeo.
Neniu sola lando policu la mondon. Tio tute maljustas.
Tamen, mi kredas ke ĉiu havas la rajton kontraŭi sian registaron pri ajna milito, kaj se sufiĉe da civitanoj kontraŭu ĝin, la milito ĉesu. Mi ŝatas la ideojn de Thoreau kaj subtenus iun metodon dividi militimpostojn de normalaj impostojn kaj havi elekton, kien sia mono iras. Ĉar laŭ li, esti kontraŭ milito, dum pagi monon al registaro kiu militas estas hipokrite. Mi tute konsentas, malgraŭ la fakto ke tio estas ega mora ago tre malfacila fari.

Lingvoj
Mi subtenas Esperanton kiel neŭtralan helplingvon kaj kiel lingvon kaj komunumon kun interesa kulturo kaj literaturo.
Mi kredas, ke neniu lingvo superas alian kaj ke neniu lingvo sennecese mortu. Instrui minoritatajn kaj regionajn lingvojn lerneje bonas. Instrui esperanton en lernejoj bonas, se estas iu elekto.
Oni lernu sian nacian aŭ regionan lingvon antaŭ fremdan lingvon. Angla lingvo aŭ iu alia lingvo uzata por celoj imperiismaj ne estu lerndevigita sur plurajn naciojn.
Mi volas lerni paroli arpitanan kaj okcitanan, du lingvojn latinidajn, kiuj min interesas, kiuj al mi plaĉas.


Religio
Mi ne havas religion, kaj ne intencas aniĝi en ajna religio aŭ religia komunumo. Tamen, mi supozas ke miaj ideoj venas ĉefe el Budhismo kaj Taoismo kaj el Soŝo.
Mi kredas ke moro bazitas sur suferado, ke suferado venas el egoismo, ke la egoo ne vere ekzistas, nur estas iluzio, ke medite eblas forigi la egoon. Mi ankaŭ kredas ke devigo ĉiam aĉas, ke homoj estas homoj kaj ne 'perfektas', ke puno malbonas.
Do mi kredas ke ĉiu individuo gravas, sed ke pli multaj homoj pli gravas ol unu homo.
Ankaŭ, mi opinias ke amo kaj kredo je egaleco estas du kondiĉoj por vera etika agado.
Ĉiuj ni parencas, ni loĝas en la sama tero, egoamo nur hazardas kaĵ laŭsituacias. Objektiva amo necesas.
Tamen, mi ne celas disvastigi miajn ideojn, mi volis simple iomete klarigi ilin. Mi ne estas religiulo, mi havas neniun religion celon promocian.

Do, mi lacas nun, sed jen pluraj el miaj opinioj kaj ideoj. Mi plampleksigos ilin laŭeble laŭtempohave ktp. Mi esperas ke mi ne tro skribaĉis
Ĝejko!

5 comments:

  1. Saluton.
    Mi gxojas legi pri viaj politikaj opinioj. Tre klaraj.
    Ankaux mi skribas pri politiko. Mi opinias per per tio, ni infomras al multaj homoj kiuj volas scii pri niaj landoj. Kaj, due, ni samtempe monstras la la mondo ke Esperanto ja utilas hodiaux.

    Bonvolu viziti min anakux cxe http://razeno.blogspot.com

    Razen

    ReplyDelete
  2. Dankegon kara! Mi ĝojas ke vi komentis! Mi tute konsentas kun vi, kaj opinias ke ni eble havas respondecon skribi pri niaj landoj en esperanto, por utiligi la lingvon! Mi jam sekvas vin oficiale, mi kredas kaj ankaŭ mi ŝatas scii pri viaj opinioj. Ĉu mi konsentas kun alies opinioj aŭ ne, ne tiom gravas, necesas ke mi sciu pri ili :)/
    Bonfartu kara,
    Ĝejko

    ReplyDelete
  3. Ĝejko,



    Mi ŝatas multajn da viaj opinioj. Mi konsentus ke la plimulto da bestoj meritas zorgon. Iom da bestoj havas rajtojn. Malgraŭ ĉio, vi kaj mi estas bestoj, kaj ni havas rajtojn. Mi ankaŭ opinias ke almenaŭ mem-konsciaj bestoj havas la rajton de vivo (ekz. adultaj senvostaj simioj). Interesa fakto estas ke scientistoj daŭre trovas pluajn mem-konsciajn bestojn de aliaj specioj. Mi ankaŭ opinias ke sensivaj bestoj meritas bonan zorgon malgraŭ ĉu ili estas mem-konsciaj. Tamen, mi ne opinias ke oni necesas maltrankviliĝi pri bestoj sen nervsistemojn, kiel maraj spongoj. Malsame al vi, mi dividas bestojn en nivelojn. Mi ne konsentas kun vi ke “ĉiu homo kaj ĉiu besto egalas.“ Mi ne scias vian definon de “homo,“ aŭ “besto,“ sed zigotoj ne tipe meritas la saman traktadon kiel adultaj bestoj. Humanaj fetoj ne spertas doloron antaŭ 24 semajnoj post fekundigo. Do, mi ne havas problemon kun mortigi tiujn embriojn aŭ fetojn, ekzemple. Tamen, post 24 semajnoj, oni ankaŭ necesas konsideri la kialojn kiel oni volas mortigi. Se oni necesus fetan histon de 25 semajnaĝa feto por savi la vivon de pliaĝa knabino aŭ knabo, mi opinias ke oni rajtas. Humanaj beboj ne iĝas mem-konsciaj ĝis 18 semajnoj post naskiĝo. Tamen, adultaj pigoj ankaŭ estas mem-konsciaj. La kialo mi oponas al la mortigi de normala 18 semajnaĝa bebo, kaj opinias ke la mortigo estus pli malbona ol la mortigo de adulta pigo, estas ĉar humanoj havas pliriĉajn memoj ol pigoj. Pigoj estas mem-konscia, sed ili ne havas tiel multon de memo por pripensado. Ili laŭvorte havas birdcerbon. Do, mi opinias ke la temo da bestaj rajtoj kaj bonfarto estas tre malsimpla. Sociaj rilatoj, inteligenteco, la nivelo de sensivo, mem-konsio, la ekzisto de deziroj kaj eble aliaj trajtoj ĉiuj influigas la nivelon da rajtoj aŭ bonfarto kiun organismo meritas. Do mi ne ĉiam oponas vivisekcion aŭ bestan testadon, sed me konsentas ke membroj de aliaj specioj povas havi rajton kaj meriti bonfarton.



    Mi tute konsentas ke viandmanĝado estas tre kruela kaj malŝpara, kaj ankaŭ mi kontraŭas la plimulton da bestmanĝado kaj la manĝado de bestaj produktoj.



    Plue, kun la konsidero de mortigado, mi ne opinias ke potencialo gravas. Ovo kaj spermo kune estas potenciala humano, sed mi ne oponas la destruon de ili. La premego de glano ne similas la mortigon da kverkarbo.



    Oni ankaŭ povas objekti ke laŭ miaj antaŭdiritaj opinioj, senkonscia persono, kiel mara spongo aŭ humana embrio, ne havus rajtojn. Senkonsciaj personoj ne havas sociajn rilatojn, inteligentecon, sencion, memkonscion, dezirojn, ktp. Tamen, la kialo senkonscia persono havas rajtojn, dum maraj spongoj kaj humanaj embrioj mankas rajtojn, estas ke la kapacito por konscio jam ekzistas en senkonscian personon sed ne en spongojn aŭ humanajn embriojn. Kapacito malsamas potencialon.



    Mi esperas ke vi respondos al miaj opinioj kaj se vi ankoraŭ malkonsentas, vi donos la kialojn.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Saluton!
      Mi pardonpetas pri la malfrua respondo. Ŝajne guglo neniam diras al mi kiam iu skribas komenton!
      Do, mi respondas pli ol jaron post kiam vi skribis!
      Mi konstatas, ke mi verŝajne evoluigis miajn opiniojn dum tiuj tri jaroj, kaj verŝajne konsentas kun almenaŭ multe de tio, kion vi skribas.
      Certe mi ne sufiĉe komprenas la teknikan aspekton de ĵuro, sed mi starigas demandon: ĉu eblas, ke besto havu 'rajton' se ne eblas ke ĝi akceptu respondecon?

      Vi ankaŭ tute pravas, ke mi ne pripensis la sekvojn de mia 'bela teorio'. Pri fetaj rajtoj, mi konsentus kun vi kaj dirus, ke kiel elemento de korpo de virino, la virino rajtas decidi kio okazas al ĝi.

      (Per virino, mi celas cisgenran virinon per la (laŭ mia kompreno) nuntempaj terminoj)

      Mi supozas, ke mi ankaŭ nun kredas je koncepto de sekulara socio, do ne klaras, ke mi povus altrudi mian personan opinion al aliuloj pro iu neklara koncepto de vivo. Kaj mi eĉ ne apartenas al iu religio! Mi konsentas ke la maniero, kiel mi esprimis mian opinion similis tiun de konservativa reakciulo, kio mi ne (plu) kredas esti.

      Alia temo, kiun neniu el ni tuŝis, estas la jeno: la rilato inter porplezura perforto kontraŭ bestoj kaj aliaj kiuj pli malfortas. Mi supozas, ke mi dirus ke mi volus vidi la potencostrukturon de la mondo pliekvilibriĝi, kaj ke se ni vivus en mondo pli egala, eble same kiel la perforto kontraŭ virinoj kaj infanoj, la perforto kontraŭ bestoj malplialtiĝas. (Tamen, mi akcentu por vi, ke mi kompreneble opinias, ke pli gravas solvigi problemon de perforto kontraŭ homoj ol nehomoj. (Jes, mi iom tro lacas por difini 'homon' aŭ 'beston' kaj ne kapablus.

      Mi ankaŭ konfesas, ke mi iom seniluziiĝis de la bestorajta movado. Mi rimarkis, ke ĝi plenis je homoj kiuj kredas je nova monda ordo, kaj mi ne volas esti kun kontraŭjudoj kaj eventualaj faŝistoj.

      Mi esperas, ke mi almenaŭ iom respondis vin, kaj se ne, ni daŭre diskuti!
      Amike
      Jake

      Delete
  4. Kara Jake,



    Dankon pro via legado de miaj komentoj kaj via respondo. Mi longtempe forgesis ke mi skribis je vian blogon, sed mi nun ĝojas ke mi ne skribis vane.



    Pri kion vi diris pri la definoj de “persono“, “homo“, kaj “besto,“ mi volis respondi ke vortoj gravas por la celo de kompreno, kaj ni diskutas temon kie subtilecoj gravas ege kaj kie lingvoj mankas adekvatajn vortojn. Plue, vortoj gravas ankaŭ leĝe.



    Mi konsentas kun vi ke virinoj rajtas abortigi gravedecon. Tamen, mi malkonsentas ke virinoj tute rajtas fari kion ajn ili volas kun siaj korpoj. Se virino faras agon kiu damaĝas estontan personon, la ago estas pli malbona ol aborton. Ekzemple, virino povus uzi drogon kiu kaŭzas kriplaĵojn aŭ mensan malakcelon al feto. Se ŝi naskas poste, kaj la feto poste iĝas personon, ŝi agis malĝuste. Tamen, se la virino abortas kaj poste prenas la drogon, la preneco povas esti ĝustan agon. Do, mi tendencas pensi ke eble la ordo gravas etike, sed se ŝi intencas abortigi ĉiaokaze, mi ne certas. Ĉi tiu distingo gravas rilate al la temo de genetika inĝenierarto. Se en la futuro, adultoj povas elekti trajtojn por siaj gefiloj per ŝanĝi genojn, ili devas konsideri la interesojn de la gefilo. Nune, ni nur havas la teknologion elekti embriojn kiuj havas specifajn genetikajn trajtojn kaj enplanti ilin en la uteron de la virino. Ni nune mankas la eblecon ŝanĝi genojn de estantajn embriojn al kion ajn ni volas. Do, mi opinias ke virino rajtas inĝenierarti gefilon kun geno por hemofilio ŝanĝita al “normala“ geno. Tamen, ŝi mankas la rajton ŝanĝi “normalan“ genon al geno por hemofilio, ekzemple. Futura persono ne estas ŝian korpon, sed mi opinias ke ŝi ne devus esti leĝe kulpa por antaŭa ago ĝis la disvolvanta gefilo iĝas personon. Mi tolerus iom da nekulpecon por la interŝanĝeco de genoj kie la riskoj pli aŭ malpli egalas aŭ estas sufiĉe necertaj.



    Pri kion vi diris pri via sinteno pri ŝanĝi socion, mi penas ŝanĝi aferojn kiam mi povas, sed kiel vi mi ne tipe estas zeloto. Mi trovis ke la plimulto da personoj havas tro multajn problemojn por zorgi pri gravajn problemojn, kaj ili mankas la edukadon, la pensajn lertojn, inetereson, aŭ atenton por aŭskulti aŭ kompreni multajn logikajn argumentojn, bedaŭrinde. Ĝis punto de paniko, mi plejtimas ke humanoj mankas la prudenton por sukcese ĉesi tergloban varmaĵon kaj klimatan ŝanĝon. Se ni ne ĉesas tiun problemon, ĉiom da niaj aliaj celoj ne baldaŭ esti atingeblaj. Mi malamas religion kaj mi ofte penas rezoni ĝentile sed vigle kun kredantoj, sed pri ŝpari fosilajn brulaĵojn, mi opinias ke fervoro plej devigas.



    Sincere,

    Petro

    ReplyDelete