Saturday, April 20, 2013

Ĉiutaga tradukita poemo

Saluton kara leganto!
Hodiaŭ mi starigas demandon al vi  pri viaj opinioj koncerne projekton, kiun mi volas fari.

Mi libere konstatas, ke mi ankoraŭ ne kapablas bonnivele verki en Esperanto; tamen, mi volas prezenti en mia blogo tradukitan poemon ĉiutage (verŝajne tradukitan el la angla, sed eventuale el aliaj lingvoj, se mi sufiĉe kuraĝas).
Tamen, jen miaj tri demandoj: unue, ĉu farindas? Due, ĉu pli bone mi simple enblogigu miajn proprajn klopodojn kaj bonvenigu komentantojn (pri signifo, gramatiko, vortelekto, stilo ktp). Trie, ĉu pli bone ke iu pruvlegu unue kaj konsilu ĉu indas enblogigi tiun specifan poemon? (Se la tria, kiu el vi pretus fari tion? Nature mi skribus tradukita de mi kaj vi).

Mi esperas, ke ne ŝajnas kiel vanecprojekto, sed mi deziras ektraduki por la sekvaj celoj: plibonigado de mia verkokapablo; Onte kapabli kontribui al la Esperanto-kulturo; pli profunde lerni pri poezio kaj tradukado.

Se vi ja interesiĝas esti pruvleganto, mi jam ekskize klopodis traduki kelkajn poemojn, do mi povus montri al vi ion baldaŭ.

Mi esperas, ke vi bonfartas,
amike
Jake

2 comments:

  1. Jes, mi volas esti pruvlegantino. Certe ni kune lernos. :) Daŭrigu kun via projekto, ĉar mi subtenas vin! ;)

    ReplyDelete